Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la reveno, ŝi kisis sian amikinon, eksaltis sur sian ĉevalon kaj forkuris rapidege.

Dum ŝi galopis al Prelongo, la junulino sentis sin okupitan de malgajaj pensoj. Kvankam ŝi konas la kaŭzon, tamen la ŝanĝoj okazintaj en ŝia amikino ĉiutage ŝin pli mirigis. La malsanetoj sentitaj de Valentino, dum la komenco, tute malaperis; neniam eĉ ŝia farto estis tiel bona. Sed Matildo memoris, ke ŝi iam konis junulinon altkreskan, belmovan, maldiktalian, havantan kolubrajn ondoliniojn; kaj nun ŝi retrovis virinon dikan, pezan, grasiĝantan, malfacile moviĝantan; dum ŝia vizaĝo, iam tiel ĉarma, estis kovrita de flavaj makuloj, kiuj ĝin malbeligis.

— Do, ŝi pensis, post kelkaj monatoj mi estos edzino. Kompreneble Gastono volos fariĝi mia edzo; mi ne povos tion malkonsenti. Tiam ĉiumomente min minacos la ebleco de la stato en kiu Valentino hodiaŭ troviĝas. Nu! kia abomeno! Vespere, ŝin senvestigante, Klemenco al ŝi diris:

— Via fraŭlina Moŝto scias sendube ke Johano revenis.

— Johano? Kiu estas tiu Johano?

— Sed mia fianĉo, tiu, kun kiu mi estas edziniĝonta.

— Ho! jes; mi memoras: vi al mi parolis pri li, antaŭ kelka tempo.

— Lia militista servo estas finita; li revenas en la patrolandon. Dum la tagmezo, kiam via Moŝto promenadis, li venis en la kastelon por rememorigi mian promeson.

— Kion vi faros?

— Mi estas tre embarasata. Mi estus dezirinta forlasi vian Moŝton nur post ŝia edziniĝo; sed ĉar oni ne scias ankoraŭ en kiu epoko ĝi efektiviĝos ...

— Mi vin komprenas; vi malpacienciĝas; vi ne volas atendi.

— Ne estas mi, via Moŝto, sed Johano. Li diras ke de sep jaroj li kalkulas la tagojn: nu! li laciĝas pro atendo.

— Mia bona Klemenco, mi sentus konsciencriproĉon,