Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ofte kontaktiĝas en la sama homo supera inteligenteco kaj morala sento tute malsupera. Tiu kunligo renkontiĝis en Viktoro. Lin instigis nur lia malhumileco kaj liaj pasioj. Por kontentigi la unuan kaj la aliajn, ĉiuj rimedoj al li ŝajnis taŭgaj. Estas tio, kio lin faris tiel timinda; en tio li ĉerpis la preskaŭ tutecon de siaj fortoj. En okazoj en kiuj viro pli honesta estus haltigita de la riproĉoj de sia konscienco, Viktoro, kiu ne eĉ suspektis, ke tia sento havas realan ekziston, antaŭeniris kaj sukcesis. Dum la koron de liaj soldatoj kaj de oficiroj, liaj kolegoj, batigis la vortoj “honoro” kaj “patrujo”, li ne povis ilin aŭdi kaj samtempe ne senti siajn lipojn kuntiritajn de ironia rideto. Tamen li ne malŝatis la uzon de tiuj esprimoj; kontraŭe ĉiam li ilin havis en la buŝo, ĉar li konis la grandegan influon, kiun li povis ekzerci, ilin elparolante en momentoj taŭgaj. Sed por li tiuj terminoj estis vortoj sence malprecizaj; por li, ili similis tiujn kabalajn formulojn, kiujn la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco, kaj kiujn ili uzis preparante siajn malbonfaraĵojn, kvankam ili ne konis ilian veran signifon.

Estis same pri lia kuraĝo. Certe la junulo montris en multaj cirkonstancoj neordinaran maltimecon; tamen tre malofte li rapidis antaŭen, ne zorge preparinte eliran pordon. En okazoj en kiuj oficiro pli sincere kuraĝa ne ŝanceliĝis kaj mortis por la honoro de la standardo, la