Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapitano Linŝardo pli ŝatis la uzon de la ruzo, kaj rekondukis al la tendaro la korpuson de li ĉefitan, ne suferinte gravajn difektojn. El la bataleto, en kiu Frederiko sendube estis mortigita, kredeble Viktoro estus elirinta sana kaj savita. Ĉar li tre ŝatis sian haŭton, kaj li ĝin riskis nur kiam la premio egalvaloris la laboron. Sed tiam li rapidis kun kapo antaŭa, kaj frapis la malamikon per maltimaj batadoj tiel nekredindaj, ke ilin admiris ne nur liaj superuloj, sed ankaŭ liaj konkurantoj.

Penante sin glorigi sur la Alĝeriaj batalkampoj, Viktoro celis unu nur celon: mirigi la markizon de Prelongo. Sed la kapitano estis persistema. Ĉar li ne sukcesis per la honorantaj rimedoj, necese estis ke li rekomencu per aliaj procedoj.

La reveno en Afrikon povis nun neniel lin utili: eĉ tre malutilus lin la malproksimeco for de lia agokampo: pro tio pli taŭgis la restado en Francujo kaj precipe en Parizo. Lia nomo fariĝis sufiĉe fama, por ke li, dank’ al ĝi, estu akirinta gravajn protektantojn: li komprenis ke lia plialtgradigo pli rapidos, se li montriĝas konstante antaŭ la okuloj de la regaj potenculoj, ol se li riskas sian vivon en ia antaŭpostena batalo, funde de l’ dezerto.

Viktoro decidis, ke li uzos la kelkajn tagojn de libertempo al li ankoraŭ restantajn, por peti aŭdiencon de la ministro, kaj provi sian interŝanĝon kun kolego, pretekstante sian malbonan farton. Liaj cikatroj estis utiligotaj de li: ĉar ili ŝajnigis erarige la alirajn kaj elirajn truojn faritajn de kuglo, kiu estus trairinta la gorĝon, ne vundinte ian gravan organon.

Sed antaŭ sia eliro, Viktoro volis klarigi detalon, de li suspektitan, sed pri kiu li ne estis sufiĉe certa.

Kompreneble Karadelo al li rakontis kiamaniere fraŭlino de Savinako svenis, eksciante la kredindan morton de sinjoro de Ruvezo. Tiu rakonto ŝanĝis en certecon la dubojn jam aperintajn en la cerbon de la filo Linŝardo.

— Valentino, li pensis, estas elirinta pro la entombigo