Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de sia onklino; tre bone. Sed ŝi ne revenis; kial? Oni diras ke ŝi volas fariĝi monaĥino: tion mi tre malfacile kredas. Ĵus de ŝia eliro la bela Matildo ĉiudutage faras rajde longan promenadon kaj revenas nur nokte. Kien ŝi iras? Mi tion volas scii; mi tion scios.

Por sekvi la junulinon interspace, Viktoro penis aliformigi en rajdaton unu el plugĉevaloj de la farmodomo. Sed la fortika besto ne povis kontraŭbatali rapidece kontraŭ la vivega ĉevalo de fraŭlino de Prelongo; la junulo estis devigata forlasi tiun projekton. Tamen tiu unua provo ne estis senfrukta, ĉar ĝi ebligis, ke li rekonu la direkton sekvitan de Matildo.

Kiam li haltigis en Blazurbo sian rajditon sufokiĝantan, por ke ĝi ripozu manĝante avenaĵon, li estis tre mirigita sin trovante antaŭ Josefo, kiu trinketis glaseton da brando. La kapitano rapide turnis sian dorson, por ke la lakeo ne lin rekonu. Sed tiu sensignifa fakto certigis liajn suspektojn per nova pruvo. Fraŭlino de Prelongo iris en lokon, kiun ŝi ne volis ke ŝia lakeo konu. Tiam, serĉinte dum longa tempo en sia cerbo ĉiujn lokojn kuŝantajn en la ĉirkaŭaĵoj, la filo Linŝardo memoris ke, post tri kilometroj de Blazurbo, troviĝas la dometo loĝata de Kamuŝo. Nur en tiun lokon povis iri la junulino.

La morgaŭan matenon, dum la matenruĝo, Viktoro ree eliris kaj sin direktis senŝancele al la domo de l’ eksgardisto. Alveninte antaŭ kvincent metroj, li sin kaŝis kun sia ĉevalo en arbetaĵon, kaj okulcelante la enirejan pordon, li atendis.

La domo ŝajnis ne loĝata. La tago pasis. Ĉar la kapitano estis ne manĝinta de la mateno, li sentis ke lia stomako energie postulas nutraĵon. Tamen li obstine restis senmova sub la akra venteto, kiu tranĉetis lian vizaĝon kaj lin frostigis ĝis ostoj. Li kredis sin en militago, observante la malamikon: kaj reale tio estis alispeca malamiko, kiun senripoze li persekutis.

Fine dum la vespero la pordo malfermiĝis. Tri homoj,