Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

du virinoj kaj unu viro eliris el la domo. Viktoro vidis ilin malsuprenirantajn al la marbordo per la dekliva vojeto. Tuj, alliginte sian ĉevalon al arbeto, la kapitano siavice sin ŝovis al la marŝtonetaro per alia vojo. Ĉar la tri gepromenantoj sin direktis al li, la junulo sin kaŝis malantaŭ ŝtonego. La luno ekleviĝis, kaj iliaj vizaĝoj estis distingeblaj. Li unue rekonis Kamuŝon kaj lian edzinon: pri ilia kunulino, la filo Linŝardo unue dubis, ĉar Valentino estis tiel ŝanĝita, ke li malfacile ŝin rekonis: sed tiu ŝanceliĝo ne daŭris longatempe. Tute rajtigitaj troviĝis liaj suspektoj. Fraŭlino de Savinako estis graveda: ĉar la malapero de sinjoro de Ruvezo malebligis, ke ŝi riparu sian kulpon, ŝi venis ĉe Kamuŝon por ĉi tie naski sekrete; kaj fraŭlino de Prelongo, konante la veron, fariĝis la kunkulpantino de sia amikino.

La kapitano ĝoje frotis siajn manojn, ĉar demona ideo trairis lian spiriton. Nun li estas certa, ke li efektivigos sian venĝon, kaj realigos sian revon pri Matildo. La amo al Josefino, kiu momente lin kvietigis, lin trompinte, fariĝis ŝarĝo hodiaŭ, kaj pli fortigis liajn amsentojn al la juna kastelmastrino.

La morgaŭan tagon, Viktoro estis elironta el Prelongo. Heleno zorge rekomendis al Josefino, ke ŝi estu preta tre frue por ŝin helpi en la lastaj preparadoj, necesigitaj de l’ eliro de la kapitano. Ŝi mem, ellitiĝinte antaŭ la sunapero, direktis al objektoj apartenantaj al sia filo lastan rigardon, senpacienca ĉar la junulino ne sin montras.

— Kion ŝi povas fabriki en sia ĉambro? ŝi pensis: tamen mi al ŝi diris, ke senprokraste ŝi malsupreniru tre frumatene: kaj ŝi promesis, ke ŝi tion faros.

Heleno atendis ankoraŭ dum dek minutoj; sed Josefino ne montriĝis.

Fine sinjorino Linŝardo kolere supreniris. Dum ŝi frapis sur la pordon, ŝi kriis tra la truo de la seruro: