Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Rapidu do, mallaborema knabino: vi tamen scias, ke mi bezonas vin malsupre.

Neniu respondis. Heleno sentis tremeton trakurantan tra sia dorso. Viktoro eliris. Ĉu la malfeliĉa infanino rekomencis memmortigan pruvon, similan al la alia? La farmomastrino, kiun teruris tia ideo, turnis la butonon, kaj perforte puŝis la pordon.

La ĉambro estis malplena kaj la litaĵo ne malordigita. Sed kun mirego la patrino de Viktoro rimarkis, ke la pordo iam kondamnita estas larĝe malfermata. Sinjorino Linŝardo transiris la sojlon kaj eniris en la ĉambron de sia filo. Sed antaŭ la vidaĵo prezentiĝanta sub ŝiaj okuloj, ŝi restis kun brakoj ĉielen levitaj, kun buŝo vaste malfermata pro miro.

La antaŭtagon, Josefino reigis la komunikaĵon inter la du ĉambroj, kiel ŝi kutimis fari ĉiuvespere, kiam ĉiuj dormas en la domo. Ŝia amanto ŝin akceptis brakomalferme. Ĉar tiu nokto estis la lasta, kiun ambaŭ gejunuloj estis vivontaj kune, iliaj kisadoj fariĝis tiel oftaj, ke unu kaj la alia estis okupitaj de dormo nur dum la mateno.

La suno brilis jam de longa tempo; kaj, male de sia kutimo, la junulino estis ankoraŭ apud Viktoro, kaj dormis senmova, ĉirkaŭante per brakoj la kolon de la junulo. La malpeza bloveto, eliranta el ŝiaj amemaj lipoj, tuŝetis la vangon de la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo. Ili estis senpere vekitaj de la voĉo kolera de Heleno, kiu fine retrovinte la parolon, kriegis en la orelojn de la junulino:

— Mizerulino! sentaŭgulino! malpurulino! ĉu vi ne hontas tian konduton? Mi ĉiam suspektis, ke tio finos tiamaniere: jen estas kial mi ne volis lasi vin sola kun li. Estas indigne tiel perfidi la bonaĵojn al vi faritajn. Por min rekompensi, vi faras malkonvenaĵojn en mia domo,