Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun la filo de via bonfaranto. Sed estas finite nun. La lastan panpeceton de Linŝardoj vi manĝis hieraŭ. Nu, leviĝu, ellitiĝu, eliru pli rapide, liberigu min el via ĉeesto, iru krevi kien vi volos.

Parolante, Heleno altiris al si Josefinon, kiu baraktis inter ŝiaj brakoj, kaj ekkriis plorante:

— Lasu min, lasu min: vi min doloras. Ĝis nun la kapitano ne haltigis sian patrinon eksplodigantan ŝian koleron, kaj ne penis ŝin interrompi. Sed kiam li vidis, ke ŝi levas la brakon por survangi la junulinon, li stariĝis, ekkaptis la manon pasantan, kaj maldelikate premante ŝian manradikon per siaj fortikaj fingroj:

— Lasu ŝin, li diris simple.

— Nu, kriegis la farmomastrino, vi defendas tiun friponinon, tiun ...

— Lasu ŝin, ripetis la kapitano.

Dum Josefino hontema, sin kaŝis sub kovrilon, la junulo daŭrigis:

— Vi volas, ke ŝi eliru; ŝi eliros. Mi ne povas ordoni, ĉar mi ne estas mastro ĉi tie. Sed atendante mi malpermesas, ke vi ŝin frapu; aŭdu min, patrino, mi tion malpermesas. Nun eliru: mi volas paroli kun ŝi.

— Ha! je Dio! ĉu vi kredas, ke mi lasos vin ambaŭ ...

— Ĉu nun tio estas grava? Ĉu vi povas malefektivigi tion, kio efektiviĝis? Ne. Post unu horo ŝi estos lasinta tiun domon; mi mem forveturos per la unua vagonaro. Lasu nin, mi ripetas. Cetere estas malfrue; kaj mi bezonas vesti min.

Venkite de la tono ordonanta de l’ kapitano, sinjorino Linŝardo eliris, maĉadante:

— Nu, ili aranĝu tion inter si. En sia kolero, Heleno havis neniun riproĉan vorton al sia filo. Li, je Dio! faris sian metion de junulo. Li trovis sub sia mano belan knabinon, kiu petis senhonte, ke oni ŝin prenu; kaj li ŝin prenis. Nenio pli natura. Sur la