Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

solan Josefinon ŝi faligis la tutan pezon de ŝia malamikeco, kaj ŝi agis des pli kolereme, ke ŝi satis maljunan malamon amasigitan de longa tempo, malamon kiun la konduto de la junulino bedaŭrinde tro rajtigis.

Funde de sia koro, la patrino de Viktoro sentis strangan kontenton, en kiu miksiĝis la malhumileco kaj la venĝo fine satita. Ŝi memoris, kiel malfacile ŝi iam repuŝis la atakojn de Andreo. Tio kuŝis en la sango de Linŝardoj: la filo valoris la patron. Sed ŝi ne cedis: pro tio, dank’ al ŝia obstineco, ŝi fariĝis sinjorino Linŝardo. Feliĉe la malriĉa kuzino ne havis ŝian energion: sen tio ŝia filo, blindigite de la pasio, eble estus edziĝinta kun ŝi.

— Nu, ŝi diris konklude: ĉio plej bone aranĝiĝas. Nun, ĉar ŝi donis al li ĉion, li ne bezonos edziĝi kun ŝi por havi la restaĵon. Mi almenaŭ trovas bonegan pretekston por forpeli el mia domo tiun almozulinon; ĉar mi ĉiam timis, ke mi estos devigata nomi ŝin iam: mia filino.

Ne sen motivo la kapitano ne provis ian klopodon al sia patrino, por ke ŝi bonvolu konservi Josefinon. La malpermeso de la junulino estis elemento de la projekto elpensita de li, kiam li revenis el Blazurbo. Ĉar li intencis fari al sia amantino proponon tiel malfacile akcepteblan, ke li antaŭvidis tujan rifuzon, necese estis ke ŝi estu devigata ĝin konsenti, kaj, pro tio, ke lia patrino kolerega, nekonscie instigita de li, ŝin ĵetu sur la pavimon; tiamaniere, li tenis ŝin tutan en lia povo.

Do, kvankam li nun sentis al ŝi amon nur moderan, li opiniis, ke la sola rimedo ebla estas ebriigi ŝin per amo. Armita de volado malmulte komuna, li trovis en si sufiĉe da forto por renovigi unu el dekdu Herkulaj laboroj: kaj la malfeliĉa knabino, senmovigita de multnombraj kisadoj kiel de dormigilo, ekdormis en brakoj de sia amanto, kaj estis vekita nur de koleregaj kriadoj puŝitaj de Heleno.