Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Strangege! Nur kiam oni diras la veron, nur tiam oni ne estas kredita.

Tamen li opiniis, ke ne estus prudente eniri en unu el tiuj potencaj firmoj, kiuj provizas ne nur Parizon sed ankaŭ la tutan mondon. Pro tio, li sin direktis al Temple3. Tie li elektis plenan vestaron grizan preskaŭ novan, ĉapelon, ŝuojn, tolaĵojn. Vestinte siajn novajn aĉetaĵojn, li estis tiel aliformigita, ke li ne rekonis sin mem.

— Nu, li diris, Viktoro estos kontenta: mi lin honoros. Sed kial do li montris tian malavarecon? Kion do li estas dironta al mi? Kredeble ne nur por al mi plezurigi li elspezis bankan bileton. Li bezonas min, evidente; kaj ne malpli evidente, la servo, kiun li petos de mi, ne estas ago rekompensinda de la Monthyon’a premio4. Nu, Duponto, amiko mia, malfermu la okulon, kaj la bonan; kaj precipe zorgu, ke oni ne vin trompu kiel naivegulon. Kredeble tie kuŝas profita entrepreno, kiu al vi gajnigos multe da mono, se vi ne estas tro mallerta.

Estis nur la tria de la tagmezo. Duponto elspezis nur parton de la mono donita de Viktoro. Ĉar la malnova kunulo de la kapitano sentis en sia poŝo kelkajn monerojn, afero kiu ne ofte okazis.

— Atendante la horon, li pensis, mi enmetus volonte en mian stomakon pecon da ia manĝaĵo kaj vinbotelon vaksoŝtopitan. Tio pasigos al mi la tempon.

Malriĉa manĝejo troviĝis antaŭ li: li en ĝin eniris.

Dum tiu tempo, Linŝardo, enfermata en sia skriboĉambro, ekbruligis cigaredon kaj pripensis. Li bezonis viron fidindan kaj samtempe senkonsciencan. Ĉu Duponto estas la viro taŭga? Li komprenis, ke li devos ludi lertege, kaj ne sin perfidi per konfesoj tro antaŭtempaj, antaŭ kiam li