Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/255

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Reĝa), sur maldekstra riverbordo. Sed mi diris al mi ke, ĉar la riĉuloj kaj la bonsocietuloj loĝas sur la bordo dekstra, mi ne komprenis kial mi ne farus la samon. Pro tio, mi transiris la akvon. Mi kuŝas nun piede de Tuileries5 sub Ponto-Reĝa, aŭ ponto de la Karuselo aŭ ponto de l’ Artoj. Mi diversigas miajn loĝejojn.

— Tamen mi ne povas sendi leteron al tia adreso. Vi devus esti pli serioza, Duponto; se ne, mi vin forlasos kaj komisios alian.

— Nu, Viktoro, malgrandulo mia, kial do vi diras sensencaĵojn? Ĉu oni forlasas viron al kiu oni konfesis historiojn similajn al tiuj, kiujn vi rakontis?

— Nu, sopiris la kapitano, prezentante al li duan bileton, serĉu kaj trovu ian meblitan ĉambron. Tuj kiam vi loĝos en konvena apartamento, tion al mi sciigu.

— Je Dio, maljunulo mia, necese estas, ke mi diru mian opinion pri vi. Ĉar vi akceptas filozofe tion, kion vi ne povas malhelpi, tio pruvas ke vi estas diable forta.

La indaj amikoj disiĝis.

Josefino plenumis la promeson faritan al Viktoro. Ĉiusemajne ŝi skribis al sia amanto leteron longe detalitan. La kapitano konis ĉion, kio okazis en la kastelo pli bone ol se li ĉeestus en Prelongo.

Li sciis ke sinjorino de Blasano estis tute resanigita. Ŝi nun paŝis sen lambastonoj, kvankam ŝi iom lametis. Sed la maljuna sinjorino estis ankoraŭ koketa. Kiam ŝi troviĝis antaŭ homoj, ŝi sin rigidigis sufiĉe por ke ŝia kripleco ne estu tro rimarkita. Nenio nun kontraŭstaris la geedziĝon de ŝia filo kun Matildo. Ĉi tiu demandite fiksis mem la daton al la trideka de Junio.

Antaŭe fraŭlino de Prelongo estis faronta en monaĥinejo tiun naŭtagan enfermiĝon, kiu estis, ŝi diris, la plenumo de promeso farita al Dio. Ŝi petis de sia