Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

patrino la permeson veturi Parizon kun Josefino por sin informi al la Superulino de Ursulinoj pri la monaĥinejo en kiu Valentino faras sian novicecon. Tiu peto estis tre bonvole konsentita de la markizino. Pri Gastono, li ĝoje eksciis, ke lia provtempo de amindumanto estos baldaŭ finita, ĉar tiu enfermiĝo de lia fianĉino estos la ago, kiu entombigos ŝian ekzistadon de fraŭlino.

Kun la printempo revenis la longedaŭraj tagoj. Matildo ilin profitis por resti kun sia amikino kiel eble plej longatempe. Viktoro sciis, ke fraŭlino de Prelongo ĉiam malfruiĝis por la vespermanĝo.

— Tamen, certigis la ĉevalzorgisto al la servistaro, ne estas kulpigota ŝia ĉevalo. Kiam ĝi revenas, mi estas devigata ĝin viŝegi, tiel forte ĝi ŝvitas. Se ŝia fraŭlina Moŝto daŭrigas tiajn kuradojn dum kelka tempo ankoraŭ, la malfeliĉa besto rapide malsaniĝos pro lacegeco.

— Kien do ŝi povas iri ĉiudutage? diris la servistaro. Josefo demandite povis nenion respondi, ĉar li sciis nenion. Nevolante konfesi, ke fraŭlino de Prelongo lin lasas en Blazurbo kaj pagas larĝe la trinkaĵon, kiun li malrapide englutetas, la lakeo ridetis parolante, misteriĝis, kaj supozigis, ke li estas posedanto de grava sekreto, kies lia konscienco malhelpas diskonigon. Tio ŝajnis tiel stranga, ke Laŭrento, la ĉambristo de la duko de Blasano, opiniante, ke la devo al li ordonas la rakonton de tiuj kuiroficejaj maldiskretaĵoj, ilin konigis al sia mastro, ian vesperon, kiam li helpis lin por lin senvestigi.

La morgaŭan tagon, kiam fraŭlino de Prelongo sidiĝis sur sian selon, Gastono, kiu prezentis siajn manojn plektitajn por faciligi al ŝi la supreniron, diris, kiam ŝi estis surseliĝanta.

— Vere, Matildo, konfesu, ke se mi estus ĵaluzema, mi havus belan okazon por ekzerci tiun malbelan malkvaliton.

— Vi estas prava ne havante tian malvirton. Ĉar neniam