Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi konsentus edziniĝi kun viro, kiu ne tute fidus al mi, kiaj ajn estu la ŝajnoj.

Kaj la junulino rapide ekgalopis, lasante sinjoron de Blasano tute konfuzan.

Josefino, kiu troviĝis sur la ŝtupoj de la perono, ne perdis unu vorton de tiu dialogo. Kompreneble post du tagoj, la kapitano ĝin konis.

— Nu, li diris, ĉio marŝas tre bone. Se ĉi tiun fojon mi ne sukcesas, ĝi estos ĉar la diablo kontraŭstaros kontraŭ mi.

Post kelkaj tagoj, en momento kiam fraŭlino de Prelongo ekforlasis Valentinon, la patrino Kamuŝo frapis diskrete sur la pordon.

Ŝi enirinte diris al la junulinoj:

— La momento de la liberigo alproksimiĝas: post kelkaj tagoj ĉio estos finita. Se vi volas ĉeesti ĉi tie por kuraĝigi vian amikinon, ŝi diris sin turnante al Matildo, vi havas nur la tempon necesan por vin prepari.

— Ho! karulino mia, mi ne volas, ekkriis fraŭlino de Savinako. Ĉu vi ne faris por mi pli ol la plej sindonema amikeco povas liveri. Vi ne devas riski vian famon. Plie via ĉeesto estas neniel necesega, ĉar sinjorino Kamuŝo tie troviĝas. Ŝia sindonemo ne estas diskutebla.

— Valentino, respondis gravtone fraŭlino de Prelongo, mi iros ĝis la fino. Mia konscienco neniel min riproĉas; ĉar mi sentas, ke mi faras bonan agon. Oni diras, ke vi suferos terurajn dolorojn. Nu, mi ne volas, ke vi sentu vin sola, forlasita, kiam vi devos ilin toleri. Ĉar vi havas neniun familion, ĉar la cirkonstancoj devigas, ke ni agu en la plej granda mistero, almenaŭ mi volas, ke via plej bona, mi diros eĉ via sola amikino troviĝu apud vi, por inspiri al vi kuraĝon kaj por vin konsoli.

Aŭdinte tiujn amplenajn parolojn, fraŭlino de Savinako sentis ke fluo de larmoj ŝin sufokas. Senforta por pli