Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

longe insisti, ŝi ĵetis sin en la brakojn de Matildo, murmurante tiun simplan vorton:

— Danke.

Reveninte hejmen, fraŭlino de Prelongo venigis sian ĉambristinon.

— Josefino, ŝi diris, kvankam vi min servas nur de mallonga tempo, mi kredas, ke vi estas sindonema al mi.

— Via Moŝto estas prava: ŝi povas fidi al mi.

— Se mi konfidus al vi sekreton, ĉu vi estus kapabla ĝin konservi?

— Ho! via Moŝto! ekkriis Josefino per tono indignanta tre bone ludita.

— Ĉu sinjoro Viktoro estas ĉiam en Parizo?

— Jes, via Moŝto.

— Kiamaniere vi scias tion?

Josefino restis iom konfuzita. Ŝi komprenis ke, respondinte tro rapide, ŝi diris malspritaĵon. Tamen ŝi rekuraĝiĝis kaj daŭrigis:

— Hieraŭ mi renkontis Ludovikon, kiu diris ke lia frato ne ankoraŭ sukcesis kaj daŭrigas siajn klopodojn al la ministro.

— Ha! tre bone. Ĉu vi timus, restante sola dum naŭ tagoj en urbo malproksima de Prelongo?

— Mi? via Moŝto; tute ne.

— Nu, jen estas la afero. Vi scias, ke mi veturos Parizon por fari en tiu urbo religian enfermiĝon en monaĥinejo; kaj vi devas min akompani ĉi tien. Sed mi intencas halti en Blazurbo: vi daŭrigos sola vian vojaĝon. Iru kien vi volos; tio min indiferentigas: sed iru malproksimen de Prelongo, por ke dum tiuj naŭ tagoj vi ne estu rekonebla de iu ajn. Kiam tiu intertempo estos fluinta, ni nin retrovos en la stacidomo de Blazurbo, kaj ni revenos kune en la kastelon, kvazaŭ vi ne estus min forlasinta. Sed vi neniam klopodos por scii en kiun lokon mi iris, kaj tion, kion mi en ĝi faris: ĉar tie kuŝas terura sekreto,