Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu ne estas la mia. Nur unu aferon mi povas al vi certigi, kaj mi volas ke vi estu konvinkita pri la vereco de miaj paroloj: mi faras nenion kulpigindan. Se mi min kaŝas, ne estas por malbona ago. Jen estas mono, ŝi aldonis, metante en la manojn de Josefino paperujeton plenan da bankbiletoj. Mi kredas, ke tiu monsumo sufiĉos por pagi ĉiujn viajn bezonaĵojn dum via vojaĝo. Mi eĉ estas certa, ŝi daŭrigis ridetante, ke vi konservos tre gravan restaĵon. Ĝi fariĝos malgranda doto, kiun vi plezure retrovos, kiam vi edziniĝos.

Tion dirinte, fraŭlino de Prelongo foririgis sian ĉambristinon tute mirigitan.

Reveninte en sian ĉambron, Josefino rapide malfermis la paperujeton. Ĝi enhavis biletojn nur milfrankajn. La junulino kalkulis: ili estis dek.

— Dek mil frankoj! ŝi ekkriis. Ja, necese estas ke ŝia sekreto estu tre grava, por ke ŝi konsentu ĝin pagi per tia prezo. Nu, mi vidas ke la konsilo de Viktoro estis tre ŝatinda. La ofico estas bonega.

Por aĉeti la silenton de sia servistino kaj utili sian amikinon, Matildo senŝancele forlasis siajn tutajn ŝparaĵojn de fraŭlino. De la monata budĝeto, kiun la markizo donacis al sia filino por pagi la malgrandajn aĉetaĵojn, kiuj koncernis nur ŝin mem, ŝi ne elspezis la tutecon. La restaĵo, amasiĝinte de multaj jaroj, faris tiun malgravan kapitalon, kiu estis ŝia nedisputebla propraĵo, kaj kies neniu suspektis ekziston.

Josefino rapide sciigis la kapitanon pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino: sed ŝi opiniis, ke neutile estas paroli pri la dek mil frankoj. Al ŝi sola Matildo faris tiun mirindan donacon: Viktoro ne bezonis tion scii.

Tuj kiam li ricevis la leteron de sia amikino, la filo Linŝardo skribis sur vizitkarto tiujn du vortojn: “Venu tuj”, ĝin metis en koverton kun tiu surskribo: “Sinjoro