Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/268

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

solsticaj epokoj. La vento blovis perforte, alportante de la fundo de l’ horizonto ĉifonaĵojn de nuboj, kiuj rapide forkuris, puŝitaj de la ventego. La maro estis agitata de maltrankviliga movado.

— Kia malbonega vetero, murmuris Duponto. Se tio daŭrigas, neniam, post la plenumo de l’ afero, ni povos eliri per la boato.

Li atendis ankoraŭ dum duono da horo. Sed anstataŭ kvietiĝi, la agitado de ondoj aliformiĝis en veran renversegon.

— Aŭskultu, li diris al Josefino; la maro estas tro kolerega. Vi kurados senhalte ĝis la Blazurba stacidomo. Vi revenos Parizon, zorge kaŝante vian pakaĵon kaj vualante vian vizaĝon, kvankam nokte neniu kredeble vin rekonos. La momento alvenis. Atentu.

Senŝancele Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron. Li el ĝi eliris trempita ĝis la haŭto, alkondukis al sia vizaĝo siajn harojn malsekajn, por ke ili fariĝu masko, kaj akompanata de Josefino, rapide suprenrampis, la deklivon de la krutaĵo. La junulino sin kaŝis en ombro de la domo, apud fenestro, dum ŝia kunkulpanto frapis maldelikate sur la pordon.

— Kiu estas tie? demandis la voĉo de Kamuŝo.

— Ŝippereulo kiu petas rifuĝejon. Malfermu; mi estas mortonta.

Ŝippereulo! Ĉu ekzistas en la tuta mondo malhumana homo, kiu respondus:

— Pasu sur la vojo; mi ne vin konas.

Do la eksgardisto ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon. Li larĝe malfermis la pordon. Vidante tiun viron, kies vestoj disfluantaj certigis malmensogecon, li diris tiun simplan vorton:

— Eniru, mia malfeliĉa amiko. En la superaj ĉambroj, ĉiuj ripozis. Valentino, senmovigite de lacegeco ĝuadis, kiel neesprimeblan feliĉon, la ĉeson de siaj doloroj. Matildo reenirinte en sian ĉam-