Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bron dormis pugnoferme. Pri la akuŝistino, ĵetinte al la patrino kaj al la infano rapidan rigardon, kaj kontenta pri tiu ekzameno, ŝi malsupreniris, alvokita de sia edzo kiu kriadis:

— Virginio, jen estas ŝippereulo. Donu al li tason da varmigita vino kaj vestojn sekajn. Dum tiu tempo, mi iros en la lignejon, kaj realportos branĉaron.

La patrino Kamuŝo aliris al la kuirejo, dum la eksgardisto malfermis la pordon kondukantan al la ĝardeno. Senprokraste Duponto eligis siajn ŝuojn, saltegis kiel tigro ĝis la ĉambro de Valentino kaj formetis el ĝia lulilo la dormantan infanon. Poste li malsupreniris al la manĝoĉambro, malfermis la fenestron, enŝovigis sian ŝarĝon en la brakojn de Josefino kaj saltis mem sur la teron. La junulino kaptis la novnaskiton, kiu daŭrigis sian dormadon. Ĝin portante delikate por ke ĝi ne vekiĝu, ŝi rapidis al Blazurbo kaj baldaŭ malaperis en la noktaĵon.