Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/273

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

orelo. Jen estas marko, kiun oni ne forgesos noti sur lia priskribo, kiam li estos militisto.

Valentino sin klinis por ĝin ekzameni, kaj ruĝiĝis ĝis la oreloj. Ĝi estis frambkolora makulo, larĝa kiel lento. Fraŭlino de Savinako memoris, ke ŝi vidis ĉe Frederiko, sur la sama loko, unu makulon tute similan. Ŝi tion konfesis al Matildo, kiu sentis sin konfuzita, pripensante al la misteraĵoj de la naskeco.

Tiam la juna patrino. delikate rekuŝigita en puran liton, dankis Matildon pro ŝia sindonemo, kaj ŝin kisadis per ĉirkaŭpremo en kiun ŝi metis sian tutan animon; kaj fraŭlino de Prelongo reiris al sia ĉambro. Ĉio okazis tre bone; oni ne jam bezonis ŝin: ĉar ŝi sentis sin rompita de laceco, ŝi enlitiĝis kaj rapide ekdormis.

Dume Kamuŝo revenis en la manĝoĉambron, kurbiĝanta sub la pezo de grandega branĉaro.

— Per ĝi, li diris, vi povos sekigi viajn vestojn: kaj kiam vi estos englutinta varman trinkaĵon ... Nu, kie do li estas? murmuris la eksgardisto, ekvidante ke la nekonatulo ne tie ĉeestas.

Samtempe alvenis Virginio, portanta tason plenan da fumanta vino.

— Nu, kio li fariĝis? ŝi petis siavice.

— Ĉu mi scias? Mi kredis lin en la kuirejo kun vi.

— Ne; mi pensis ke li atendas min ĉi tie.

— Tio estas tre stranga, opiniis Kamuŝo. Ekstere la uragano plifortigis sian perforton. La blovegoj kaj la ventfrapadoj postvenis unu la alian seninterrompe. La blekegantaj ondegoj, enprofundiĝante en la kavernon, supre de kiu estis konstruita la domo, naskis senpaŭzan ronkadon, kiu supreniris el la teraj internaĵoj, malaŭdigante la parolojn de Kamuŝo kaj de lia edzino. Ili ambaŭ estis devigataj krii reciproke en siajn orelojn tion, kion ili volis diri.

— Kia timeginda ventego, murmuris la eksgardisto. Mi