Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kredas, ke neniam mi vidis tian renverson de ondoj.

— Nu, diris Virginio; nun, ĉar mi scias, ke nia domo estas konstruita ĵus supre de la kaverno, mi ne estas kvieta, se ĝi elfalus.

— Ho! ne estas eble. Fraŭlino Valentino diris antaŭnelonge, ke tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj. Ne timu, edzino mia; ĝi daŭros pli longatempe ol ni.

— Ni esperu; sed tamen mi treege timas. Estos multaj la ŝippereoj pro tia vetero. Cetere tiu ŝippereulo tion pruvas.

— Sed ni interbabiladas; kaj ni ne scias kien li sin kaŝis.

— Tamen ĉu li estas vera ŝippereulo, ekkriis la patrino Kamuŝo, ekokupita de suspekto, vidante ke la fenestro de la manĝoĉambro estas duonmalfermita.

La eksgardisto havis la saman ideon. Ambaŭ rapide supreniris al la ĉambro de Valentino, kaj restis mutaj pro mirego antaŭ la lulilo malplena.

Kamuŝo ekmalfermis la buŝon por krii; lia edzino ĝin ŝtopis per sia mano.

— Silentu, ŝi diris: tia ekskuego ŝin mortigus. Unue mi antaŭsciigos pri tio fraŭlinon de Prelongo, por ke ŝi preparu sian amikinon. Pri vi, iru eksteren, kaj esploru la ĉirkaŭaĵojn. Tiu malbenita ŝtelisto kredeble ne estas ankoraŭ tre malproksima.

En tiu momento, nova amaso da ondoj frapegis la krutaĵon kaj englutiĝis en la kavernon per tia perforto, ke la domo ŝanceliĝis. Kamuŝo estis devigita alkroĉiĝi sur meblon, por ke la tertremo ne lin ĵetu sur la kahelaron. Valentino senpere vekita ekpetis klarigojn pri la okazantaĵo, kiam ŝi sentis sian liton balanciĝantan kaj flanken kliniĝantan. Subite la planko malfermiĝis, aperigante profundan truon. De la fundo de l’ abismo suprenblovis terura vento, kiu estingis ĉiujn lumojn; kaj la domo fendiĝis el supro malsupren. Dum la muroj dispecigitaj elartikiĝis dekstren kaj maldekstren, ĉio kion