Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili enhavis, mebloj kaj homoj, unumase elfalegis en la malfermitan profundegaĵon. Grandega ondo sur kies dorso naĝis la Duponta barko, meze de ĉiuspecaj flosaĵoj, elfinis la ruinigantan laboron de l’ ondoj: kaj kiam la marelfluo ĝin realportis al la maralto, la loko en kiu, antaŭ kelkaj sekundoj, staris la Kamuŝa domo, aliformiĝis en grandegan sentegmentan duoncirkon, kun flankoj krutegaj, funden de kiu Oceano kolerege englutiĝis.

Frapegitaj de l’ ondegaro, la kalkaj kolonoj, subportantaj la kavernan arkaĵon, cedis unu post la alia. Post la rompo de la lasta, la tero, sur kiu staris la domo, estante subtenita de nenio, ekfalegis en ondojn, kun ĉio, kion ĝi subportis.

Duponto, kiu forkuris al Blazurbo, estis renversita de la perforta tremego. Releviĝinte, li unue restis mireganta per tiu vidŝanĝo similanta teatran artifikaĵon. Li komprenis la naturon de la dramo okazanta apud kelkaj metroj de li, kaj sentis retroaktivan tremeton, kiu lin frostigis ĝis koro, pripensante la danĝeron kiun, pro unu minuto de prokrasto, li estus riskinta.

— Nu, li diris, mi estis tre bone inspirita, saltante tra la fenestro. Unu momento da ŝanceliĝo min pereigis. Mi tre dezirus scii tion, kion la kapitano pensos pri tio; ĉar tiu ruiniĝo ne partoprenis lian programon. La du inoj kaj la du gemaljunuloj nun englutadas teruran trinkaĵon en la tasego: sola la etulo estas savita, kaj dank’ al mi. Nu, neniam mi estus suspektinta, ke mi faris bonan agon.

Subite fulmofajro zigzaganta, longega, blindiganta, disŝiris la nubon, lumigante kiel plentage al la maro kaj al la krutaĵo. Duponto, kiu rigardis al la maralto, kredis vidi, kiel en apoteoza rebrilo, barkon rapidege forkurantan. Funde aperis blankaĵo kuŝanta, kaj senmova.

La senlumaĵoj jam refalis pli nigraj pli premegantaj ol antaŭe; kaj la ekskondamnito murmuris:

— Strange: ŝajnas ke mi rekonis mian boaton. Sed mi