Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/276

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

donus tutkore rekompenson al tiu, kiu al mi konigus la naturon de la blankaĵo troviĝinta en ĝi.

Tondrobato haltigis lian pripenson. Tiu bato devis esti la lasta. La vento tuje ŝanĝiĝis kaj la ventego kvietiĝis, kvazaŭ, estante kontenta ĉar ĝi plenumis sian ruinigantan agon, ĝi opiniis nun senutila pli longan daŭrigon de sia kolerego.

La ĉielo puriĝis kaj la steloj reaperis nun post la alia. Restis nun, post la terura atako de ondoj, nur malforta agiteto tuŝetanta la piedon de la krutaĵo kaj ĝin karesanta de sia senĉesa al- kaj eliro ritmita kaj murmuranta.

— Nu, tio estas bona, opiniis Duponto. Sed se mi trovus lokon en kiu mi povus min sekigi kaj min varmigi, tio estus ankoraŭ pli bona. Kian klarigon prezenti? Ĉar mi ne kuraĝas rekomenci historion de ŝippereulo. Je Dio! kial do ne? ne min perfidos aliaj: en tiu horo, ilin tro okupas ilia interbabilado kun la fiŝoj.

Tiel monologante, li trafis fiŝkaptistan dometon, en kiu loĝis tuta familio. Li rakontis al tiuj bonuloj ke grandega ondego, balainte la ferdekon de la ŝipo sur kiu li troviĝis, lin ĵetis en la maron. Nur al mirakla hazardo li ŝuldis la vivon.

— Plie, aldonis la mastro, vi renkontis la fluon: tio pruvas ke vi estas lertega naĝisto.

— Jes, mi naĝas sufiĉe bone, respondis Duponfo, kiu ne volis sin komprometi.

Tiuj bonaj maristoj al li donis unu el siaj kostumoj, kiun li vestis kun granda plezuro. Poste englutinte brandan glaseton por varmigi sian internaĵon, li kuŝiĝis en angulo de la dometo, kaj ripozis ĝis la mateno.

Nenio sekiĝas pli malfacile ol la mara akvo. Do, ĉar liaj vestoj estis ankoraŭ tro malsekaj, Duponto petis de l’ edzino ĉu ŝi bonvolus vendi la vestaron de sia edzo. Por rekompensi tiun honestan familion, kiu lin tiel kore akceptis, li pagis la tutecon multe superpreze. Poste li