Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/277

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eliris el la dometo, en kiu li pasigis la nokton, kaj sin direktis al la loko de la katastrofo. Ĉar li estis scivola vidi ĉu li ne kolektos iajn novaĵojn, kiujn la kapitano estus kontenta koni.

De malproksime li ekvidis grandan anaron. La omnibuso, kiu rilatigas ĉiujn fiŝkaptistajn vilaĝojn, staris senmova post kelkaj paŝoj.

Alproksimiĝinte al la grupo, li vidis homojn gestigantajn: baldaŭ, kiam li estis pli proksime, li aŭdis:

— Sed tamen oni ne povas lasi ŝin tiel.

— Estas terura tia situacio.

— Per ia ajn rimedo estas necesege ricevi helpadon.

— Nur ŝnurojn oni bezonas.

— Jes, sed rapidu. Por aliri al Blazurbo kaj reveni, necesaj estas tri kvaronoj da horo. Dum tiu tempo, la plendinda knabino dudekfoje riskas enĵetiĝon en la maron.

— Ho! ne estas danĝere; ŝi estas firme fiksita. Ĉar la roko ne cedis pro la falego, tio pruvas ke ĝi nerompeble staras.

— Sed oni bezonus veturilon.

— Ĉu la omnibuso ne tie ĉi troviĝas?

— Sed la deĵoro malpermesas. ... rimarkigis la veturigisto.

— La deĵoro! Oni sin senigos da ĝi. Tamen oni ne povas lasi virinon mortantan, kaj nenion fari por helpi al ŝi. Obeante la ordonon donitan de ĉiuj ĉeestantoj, la veturigisto resupreniris sur sian sidejon. Rapide tirita de la du ĉevaloj senpaŭze vipitaj, la peza veturilo eliris al la urbo.

Duponto alproksimiĝis kaj singardeme rigardis malsupren. De la mara ebenaĵo ĝis la tero sur kiu li paŝas, la nova krutaĵo rekte staris ĝis sesdek metroj da alteco. Meze de tiu nova muro, virino, kies noktovesto disŝirita vidigis la sangokovritan korpon, rajdis sur elstaraĵo