Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/278

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eliranta kiel sprono el la kruta supraĵo. Ĝi estis restaĵo de antikvaj stalagmitoj dissemitaj tra la kaverno.

Post atenta ekzameno, Duponto fine rekonis la junu linon sekvitan de li, kiam ŝi veturis el la Blazurba stacio ĝis la domo Kamuŝa. Ĉar lia marista kostumo sufiĉe aliformigis lian ŝajnon, la ekskondamnito ne ŝanceliĝis kaj restis kun la aliaj scivoluloj por vidi kiamaniere tio finiĝos. Dum tiu tempo, sur sia roko, la malfeliĉa forlasitino, simila al ia antikva Andromedo, paralizita de teruro kaj de lacegeco, suferanta kruelegan doloron, kiun ne povis suspekti la ĉeestantoj, direktis al ili petegantajn okulojn, ne havante la forton sufiĉan por puŝi eĉ unu krion.

— Do, pensis Duponto, ni estas je la sepa matene; la elfalego okazis je la dekunua vespere: de ok horoj ŝi troviĝas sur tiu ĉi sido. Brrr!! nur pripensante al tio, mi sentas malvarmon trakurantan tra mia dorso.

Ja, ŝi estis Matildo. En momento de la marfrapego, kiu renversis la plafonon de la kaverno, la junulino dormis profunde. Ŝi vekiĝis nur sentante sin falantan en la malplenaĵon, meze de rokoj turniĝadantaj ĉirkaŭ ŝi kaj ŝin kontuzantaj pasante. Kun membroj etenditaj, kun penso forestanta, ŝi glitis sur la deklivo de la profundegaĵo, kiam perforta frapo ŝin haltigis subite. Instinkte ŝi alkroĉiĝis al la elstaraĵo de la ŝtonego kaj restis senmova, dum ĉiuspecaj ruboj, daŭriginte ĉirkaŭ ŝi sian pluvadon, englutiĝis funden de la maro kun bruo malsonora.

La densega senlumeco ŝin ĉirkaŭanta igis ankoraŭ pli terura la terurigecon de ŝia situacio. Sed ŝi pri tio neniel atentis. Ŝi toleris fatalon, kiun ŝi ne povis klarigi: tio ŝajnis al ŝi inkubsonĝo, kiu fariĝus realaĵo.

De kiom da horoj ŝi troviĝis tie? Tion ŝi ne eĉ suspektis. Per restaĵo de instinkta energio, en kiu ŝia voleco ne partoprenis, ŝi daŭrigis sian alkroĉiĝadon sur la roko, kaj penis al la konservado de sia ekvilibro, kiam la matenruĝo ekkoloris de roza rebrilo la blankajn