Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/279

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

murojn de la nova duoncirko. Tiam nur ŝi komprenis. Ŝi pendis meze de la krutaĵo. Malsupre, la ŝaŭmanta maro; supre la blua ĉielo; inter tiuj du ekstremaĵoj, la kruta kaj blanka murego. Bruo de veturilo levigis al ŝi la okulojn: kapoj kliniĝis super ŝi, tre supre, tre malproksime, tiel malgrandaj kiel pupaj kapoj. Ŝi ĵetis al ili rigardon senvivan, sendeziran, ne konsciante tion kion ŝi faras, eĉ pensante nek alvoki, nek peti helpadon.

Tamen veturilo alvenis, alportante de Blazurbo ŝnuregojn kaj ŝtupetarojn. Aliparte fiŝkaptistoj avertitaj, flosinte siajn barkojn, plenvelare sin direktis al la rodeto obstrukcita de ruboj. Viro bonvola sindoneme riskis sian vivon por savi tiun de la junulino. Alliginte ĉirkaŭ sia zono kaj sub siaj subbrakoj firmajn ŝnurojn, li sin ŝovis laŭlonge de la muro, dum dek fortikaj brakoj lin malsuprenirigis malrapide. Alveninte apud la rokan elstaraĵon, sur kiu Matildo rajdas alkroĉiĝante, li kriis ke oni haltigu, ekkaptis la ekstremaĵon de ŝnurego, kiun oni ĵetis al li de supre, kaj ĝin volvis ĉirkaŭ la talio de la junulino. Sed kiam li volis ekpreni en siajn brakojn la malfeliĉan infaninon, kaj ŝin eligi el la roka sprono sur kiu ŝi rajdis, Matildo puŝis kriegon teruran, nehoman, veran blekegon. Ĉar la akra pinto de la stalagmito estis penetrinta en ŝian karnon: kaj ŝia savanto, por ŝin liberigi, estis devigata ĝin disŝiri profunde. La roko, sur kiu ŝi pasigis la tutan nokton. estis ruĝa de ŝia sango, kiam ŝi ĝin lasis.

Sed kiam la plendinda vunditino estis kuŝigita en la boaton, kiu ŝin atendis malsupre; kiam la maristoj malalligis la ŝnuron kiu pligrandigis la doloron de kontuzoj per la premado de siaj tuberoj; kiam fine ŝi sentis sin savita, la nenatura kuraĝo, kiu ŝin subtenis dum tiuj ok horoj da turmentegoj, subite forflugis; kaj la junulino svenis.

Dume, la markizo de Prelongo, avertita ke katastrofo