Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/280

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okazis post kelkaj kilometroj de la kastelo, sur punkto de la bordo loĝita de Kamuŝo, tuj jungigis sian kaleŝon. Pripensante ke kredeble troviĝos mizeruloj helpotaj kaj almozoj disdonotaj, li sin provizis de monsumo sufiĉe grava. Plie li petis la kuraciston, ke li bonvolu lin akompani: ĉar eble vunditoj bezonos liajn flegojn.

Li alvenis sur la lokon de la elfalego ĵus kiam la boato veturiganta Matildon postiris la promontoron, por albordiĝi en lokon de la bordo, kie la krutaĵo pli alirebla faciligos la transporton de la junulino. Antaŭ la markizo alvenanta, ĉiuj kapoj malkovriĝis malĝoje: peza silento lin akceptis.

— Nu, kio do okazas? li demandis, mirante pro la ŝajno kompatema de ĉeestantoj.

— Estas la Kamuŝa domo kiu, tiun nokton, elfalegis.

— Ho! gemizeruloj! li murmuris, sentante ke lia maljuna amikeco reaperas pro la malfeliĉo. Sed kie ili troviĝas?

— Oni ne scias, via Moŝto. Kredeble ili dronis.

En tiu momento unu el ĉeestantoj ekkriis:

— Rigardu malproksimen kadavron, kiun la maro rulas.

Tri maristoj rapidis al la sabla bordo per la porkaprina vojeto plej proksima. Enirinte en la akvon ĝis la genuoj, ili altiris al si viran korpon.

Ĝi estis Kamuŝo.

— Ne estas mirige se la malfeliĉulo dronis, diris voĉo. Kiam brako mankas, ne estas facila la naĝado.

— Sed lia edzino? ripetis la markizo.

— Lia edzino, ekkriis unu el maristoj, kiuj troviĝis sur la bordo, se vi deziras ŝin vidi, ŝi kuŝas tie.

— Ĉu malviva? demandis Raŭlo.

— Kredeble: oni mortus pro kontuzo malpli grava. Kvankam la malsupreniro estis malfacilaĵo por viro jam maljuneta, tamen sinjoro de Prelongo sekvis al la bordo ĉiujn ĉeestantojn. Sed antaŭ la vidaĵo prezenti-