Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝanta, li nevole sentis sin tremetanta pro teruro. Inter du rifoj kuŝis la maljuna nutristino de lia filino, nur rekonebla per siaj vestoj. Ĉar ŝia kapo, premegita de pezega rokpeco eliĝinta el la krutaĵo estis aliformigita en duberuĝan molaĵon ne havantan homan formon.

— Gemalfeliĉuloj! murmuris Raŭlo, Dio akceptu iliajn animojn! Poste, sin turnante al la fiŝkaptistoj:

— Alportu tiujn du korpojn supren de la krutaĵo. Iu restu apud ili, kaj ilin gardu, ĝis kiam la administracia aŭtoritato estos sciigita. Al kiu apartenas la plej proksima domo?

— Al mi, respondis la maristo, kiu jam donis rifuĝejon al Duponto.

— Nu, amiko mia, diris Raŭlo, metante dudekfrankan moneron en lian manon; ĉar tiuj gemizeruloj ne havas plu sian hejmon, ĉu vi bonvolas prunti la vian?

— Tutkore, via Moŝto.

— Ĉu ne troviĝis en tiu domo alia homo ol Kamuŝo kaj lia edzino? daŭrigis sinjoro de Prelongo.

— Dio mia, via Moŝto, ĝis hieraŭ ni pensis, ke ili troviĝis solaj. Sed kredeble ni eraris: ĉar antaŭ momento oni savis junulinon, kiu ŝajnas grave vundita.

— Junulino! ekkriis Raŭlo, kiu, influita de neklarigebla antaŭsento, sentis tuj sian koron premita kiel en premilego.

— Cetere rigardu tien, ŝi alvenas. Ja la maristoj, konstruinte per remiloj, veltolaĵoj kaj litkovriloj specon de portilo, kuŝigis sur ĝin Matildon ĉiam svenantan. Farinte longan kurbiĝon por trovi vojon pli larĝan kaj pli oportunan, ili revenis al sia elira punkto, intencante sin direkti al Blazurbo.

— Ho! ŝi estas malfeliĉa infanino, komencis unu el ĉeestantoj.

— Silentu do, blovis alia en lian orelon.

— Kial?