Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en siaj krispiĝantaj fingroj malgrandan boteleton. Post longa penado, Viktoro fine malfermis la manon de la junulino. Alproksimigante al la fenestro la boteleton el blua vitro, li legis tiun surskribaĵon: Laudanum de Sydenham.

— La malfeliĉulino, li ekkriis, ŝi sin venenigis. La kapitano tiel ofte troviĝis en antaŭpostenoj, funde de la dezerto, vidante ĉirkaŭ si siajn soldatojn, kiuj falis mortantaj aŭ vunditaj, ke li lernis preskaŭ senvole iom da kuracarto. Ne ŝanceliĝante, li malfermetis la korsaĵon de sia kuzino; poste, apogante sian orelon sur ŝian bruston:

— Ŝi vivas ankoraŭ, li diris: eble ŝi estas revivigebla. Mi ekkuras por venigi la kuraciston.

Kiam la junulino, kaŝita malantaŭ la pordo, aŭdis la konfeson de tiu amo, kiun ŝi suspektis, kvankam ŝi ne estis certa pri ĝi, ŝi sentis ke nubo pasas antaŭ ŝiaj okuloj; ŝiaj kruroj ŝanceliĝis; ŝi falis. Sed, ĉar ŝia kapo fortege frapiĝis kontraŭ la tualettablon, la doloro rapide ŝin eltiris el ŝia sveno. Denove ŝi penis aŭskulti; sed ŝiaj oreloj tiel zumis, ke ŝi povis aŭdi nur konfuzan bruon. Tiam ŝi leviĝis kun sovaĝaj okuloj, kun ŝaŭmo sur la buŝo, kunpremante sian bruston per siaj brakoj en gesto de neesprimebla doloro, murmurante tiun solan vorton:

— Morti! morti! Antaŭ ok tagoj, pro negrava malsanaĵo, la kuracisto al ŝi ordonis laŭdanumitajn kataplasmojn. Ĉar ŝia malsaneto ne daŭris, ŝi zorge metis en sian komodon la malgrandan boteleton ankoraŭ trikvarone plenan.

Per aŭtomata ekmovo, ŝi ĝin prenis, sin ĵetis sur sian liton, kaj plengorĝe englutis la mortigan fluidaĵon.

Kiam la doktoro alvenis, li ĝentile elirigis la kapitanon kaj petis ke oni senvestigu Josefinon. Post unu horo da energiaj frotadoj, li plezure konstatis, ke denove la sango