Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fluas en la vejnoj de la junulino. Poste, kiam, dank’ al potenca vomilo, li malplenigis la stomakon, li eliris, dirante:

— La danĝero estas nun tute forpelita: ŝi bezonas nur iom da ripozo.

Dum la vespero, kiam Viktoro supreniris por sin informi pri ŝia farto, la malesperintino estis tute resanigita. Heleno zorgeme observis la malsanulinon, sin mallaŭte kulpigante: ĉar ŝi sentis, ke ŝiaj hieraŭaj maljustaj riproĉoj estis ebla kaŭzo de tiu pereiga determino.

— Patrino, diris la junulo, mi dezirus diri unu vorton al Josefino. Ĉu vi povus lasi nin solaj? Sinjorino Linŝardo, kiu, post tiaj fariĝoj, timis la sekvojn de tro intima parolado, daŭrigis siajn al- kaj eliradojn tra la ĉambro, ŝajnante mastrumi ĉi tie kaj tie, kvazaŭ ŝi estus neniel aŭdinta.

— Patrino, ripetis la kapitano laŭtiganta sian voĉon kaj sulkiganta siajn brovojn, mi jam petis de vi, ke vi eliru momente.

Kvankam tiu frazo ne estis malĝentila forme, tamen ĝin ekelparolis Viktoro per tiu ordoneganta tono al li kutima, kiun la necesaĵoj de la milita komandeco ankoraŭ pligrandigis.

Heleno eksperimente sciis, ke oni ne kontraŭbatalas sian filon: do ŝi submetiĝis kaj eliris.

— Malfeliĉulino, diris la junulo, prenante la malsanulinon en siaj brakoj, kial vi faris tion?

— Mi troviĝis malantaŭ la pordo; mi ĉion aŭdis, ĉion komprenis.

— Vi ĉion aŭdis, eble, sed komprenis nenion.

— Tamen ...

— Aŭskultu, Jonjo: neniun virinon mi amis, krom vi; mi vin amas ankoraŭ; mi vin amos ĉiam. Kredu min kaj fidu.

— Tamen vi diris al sinjoro Benojto ...

— Mi diris al la paroĥestro tion, kion li devas kredi.