Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vi komprenas, ke pro tio mi havas motivojn. Sed vi eraras, imagante ke mi pensas tion, kion mi al li rakontis.

Kaj, ĉar la junulino mutiĝis pro miro:

— Vi min konas, karega; vi min vidis aganta. Vi scias, ke ĉiam mi plenumas miajn decidojn. Nu! en tiu momento, mi provas teruran batalon: de la sukceso de ĝi dependos mia estonteco kaj kredeble la via.

— Sed fine vi intencas edziĝi kun Matildo?

— Eble.

— Ho, ekkriis Josefino ploregante, vidi tian abomenaĵon ne estus kapabla mia kuraĝo. Certe mi ne povas vin malhelpi: sed se iam vi edziĝos kun tiu fieraĉulino, mi certigas, ke mi rekomencos mian memmortigan provon.

— Josefino, vi al mi ekĵuros sur la tombon de via patro, ke de nun neniam vi alvokos la morton.

— Mi ne povas paroli ĵuron, kiun mi ne respektus. La junulo prenis en siaj manoj la manradikojn de la malfeliĉulino, ilin fortike premis, kaj, enirigante funden de ŝiaj okuloj sian estran rigardon, diris nur tiun vorton:

— Mi postulas.

— Viktoro, mia estro, mia Dio, mi faros tion, kion vi volos, sopiris la malsanulino, kiu ekfaletis venkita.

— Tre bone, karega, diris la kapitano, lasante ŝiajn manojn. Nun, ĉar vi estas saĝa, ni povas interparoli. Vi konas parton de miaj projektoj: per unu vorto vi povas ilin detrui. Tiam mi havos nur unu rimedon: trabori per kuglo mian cerbon. Vi scias, ke mi ne kutimas negrave paroli.

— Ho, jes; mi tion scias.

— Nu, Jonjo, mi jam diris: mi amas nur vin. (Kaj parolante li kovris per pasiaj kisadoj frunton kaj vangojn de sia amikino.) Sed mi ne povas edziĝi kun vi ... almenaŭ nun. Matildo estas por mi nur ilo necesega,