Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝtupetaro, kiun mi bezonas por ekkapti la titolon, kiun mi volas iam posedi. Do, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Anstataŭ min kontraŭbatali, min malutili per via ĵaluzo aŭ via memmortigo, batalu kun mi kontraŭe. Fariĝu mia amikino, mia kunhelpantino. Kiu scias? Eble estos vi mem, kiu iam rajte nomiĝos la kastelmastrino de Prelongo.

Kaj presinte sur la lipojn de Josefino kisegon ankoraŭ pli fervoran ol la aliajn, Viktoro rapide eliris, lasante la junulinon tute miregantan.

Alproksimiĝis la tago de la granda festo; kaj la junulo sin sentis maltrankvila. Ĉar li estis rajdisto tre rimarkinda, li deziris sin montri antaŭ Matildo kun ĉiuj siaj kvalitoj. Sed la du belegaj arabĉevaloj, kiujn li rajdis en Alĝerio, devige estis lasitaj en la soldatejo. Aliparte la patra farmodomo havis nur veturilajn ĉevalojn; pro tio li antaŭvidis, ne sen granda ĉagreno, ke li estos devigata sekvi la ĉasantojn en kaleŝo. Feliĉe la markizo bonvolis ĉesigi tiun malkvietecon. Ĉar dum la ĝentileca vizito, kiun faris la juna kapitano por danki sinjoron de Prelongo pri lia invito, Raŭlo proponis, ke li prenu en lia ĉevalejo la beston, kiu al li plej plaĉus. Nun Viktoron nur embarasis la elekto: fine li montris al la gardisto vivegan ruĝbrunan senmikssangulon tute ŝatindan.

La kunvenejo troviĝis sur la vojkruciĝo de la Stelo, kiu senarbigis meze de la arbaro larĝan rondan placon, en kies centro staris montranta fosto blanke pentrita. Ok vojoj, borantaj la arbaron de unu rando ĝis la kontraŭa, ĉi tie kuniĝis. La radiaron de tiuj vojoj prezentis sur la fosto ok tabuletoj, surskribitaj de iliaj nomoj kaj iliaj direktoj.

De la mateno, el dek mejloj ĉirkaŭkuŝantaj, ĉiuj, kiuj havis ĉu ĉevalon ĉu veturilon, direktiĝis al tiu loko. La vasta placo kiu, en ordinaraj tagoj, ŝajnis ega, troviĝis tro