Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/286

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

men vi tre atentos, ke neniu vin vidu; kaj kiam vi estos certa pri tio, vi tute simple metos la etulon en konfesejon.

— Poste?

— Poste vi rapide forkuros kaj min atendos hejme.

— Sed la infano?

— Ne maltrankviliĝu; tio min koncernas.

La granda preĝejo estis malluma, preskaŭ malplena. Nur unu pastro diris sian meson en flanka kapelo. Ĝin aŭskultis kelkaj servistoj, kiuj, ellitiĝinte antaŭ la matenruĝo, ĉeestis ĉe ĝi, ne sciiginte pri tio siajn gemastrojn. Josefino tre facile trovis en kapelo tute senhoma la malluman angulon deziratan de ŝi. Turninte la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj sentinte sin observita nur de la kapitano, ŝi rapide metis la infanon sur la plankon, kaj forkuris, ne rigardante malantaŭ si. Sed, malgraŭ ŝi, ŝia koro, kiu ne estis difektita, saltegis en ŝia brusto, kaj kun larmoplenaj okuloj ŝi eliris el Saint-Germain-des-Prés.

Tamen Viktoro promenadis tie ĉi kaj tie en la preĝejo, legante la nomojn surskribitajn sur la konfesejoj. Vidinte ke tiu, kiu troviĝas en la kapelo, en kiun estis metita la infano, apartenas al vikario nomita Frikarto, li alpaŝis al la pedelo.

— Ĉu la sinjoro abato Frikarto estas en sia konfesejo? li petis ĝentile.

— Mi ne kredas, sinjoro; sed vi povas certiĝi mem pri tio.

— Ĉu vi povus min konduki? Mi ne konas la preĝejon.

— Nu, ĝi troviĝas tie, respondis la oficisto kun montra gesto malpacienca.

— Danke, sinjoro. Post unu sekundo, li revenis al la pedelo, al kiu li diris per mirigita tono:

— Sinjoro, mi kredas, ke troviĝas en la kapelo infano forlasita.