Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/285

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝustatempe por uzi la lastan vagonaron direktiĝantan al Parizo. La fakego en kiun ŝi supreniris estis malplena. Ne bezonante plu trompi iun pri la naturo de la stranga pakaĵo, kiun ŝi portas, ŝi sin liberigis el sia mantelo kaj kuŝigis la infanon sur la kanapon. En stacidomo en kiu troviĝis manĝejo, ŝi aĉetis glason, kulereton, boteleton de oranĝflora akvo, sukeron kaj litron malplenan, kiun ŝi plenigis da akvo per la fontano de la stacidomo.

Certa nun, ke ŝi povos kvietigi la ĝemadojn de l’ etulo, kies stomako kriadis pro malsato, ŝi resupreniris tute gaja en sian vagonon. Josefino sin okupis pri tiuj preparaĵoj tre nature, instigata de tiu patrina instinkto kiu dormetas funde de koro de ĉiuj virinoj, eĉ de tiuj, kiuj neniam estis patrinoj. Kiam, dum la mateno, ŝi alvenis Parizon, la filo de Valentino, supersatigita de sukerakvo, dormis en ŝiaj brakoj tiun profundan infanan dormon, kiun nenio povas veki.

Ŝi sonorigis ĉe la pordo de l’ kapitano; kaj li mem ĝin malfermis; ĉar la antaŭtagon li donis al Belardo tritagan permeson, ne volante, ke okulo maldiskreta direktiĝu al liaj agoj.

— Nu, Viktoro, ŝi diris, jen estas la etulo.

— Ĉu vi sukcesis? ekkriis la junulo, kies okulo estis sulkata de flavaj rebriloj.

— Sendube, ĉar jen estas li.

— Tre bone: venu kun mi.

— Kion vi intencas fari al tiu infano, murmuris Josefino terurita: mi esperas, ke vi ne lin doloros.

Jam la kapitano estis malferminta la pordon.

— Nu, rapidu, li diris al sia amantino. Se vi volas ke li vivu, ni devos senprokraste lin provizi de nutristino.

Kiam li troviĝis sur la strato, li sin direktis al la preĝejo Saint-Germain-des-Prés (Sankta-Germano-de-Herbejoj).

— Vi eniros per tiu pordo, li diris al Josefino: dum tiu tempo mi trapaŝos per alia. Ĉar estas ankoraŭ tre frue, troviĝas en la preĝejo malmulte da preĝantoj. Ta-