Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/284

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉambron, kaj, post mil delikataj zorgoj, kuŝigita sur sian liton. Ŝi ne ankoraŭ rekonsciiĝis; sed ŝiaj vangoj denove koloriĝis: oni sentis ke la vivo revenas. Fine ŝi sublevis siajn palpebrojn. Ŝia patrino, kiu kortuŝe observis ĉiujn ŝiajn ekmovojn, puŝis ĝojan krion. Sed ŝia feliĉo ne longatempe daŭris. Fraŭlino de Prelongo rulis ĉirkaŭ si sovaĝajn okulojn, kaj ŝajnis rekoni neniun. La frapado estis tro forta por la plendinda infanino; kaj ŝia cerbo martelumita de la terurego ne povis sendifekte kontraŭstari. La markizino falis sur genuoj, kaŝante sian kapon inter la manoj. Ŝi sentis sin ekokupata de vera teruro, vidante fiksita al ŝi tiun senvivan rigardon, kiun la animo ŝajnis forlasinta.

— Kuraĝu, sinjorino, diris la kuracisto. Tio estas nur nerva stato, kiu resaniĝos post kelkaj tagoj da absoluta ripozo. Permesu ke mi prizorgu pri aferoj pli urĝaj kaj ekzamenu la vundojn.

Helpite de la patrino de Matildo, la kuracisto konstatis, ke troviĝas nur simplaj kontuzoj. Neniu organo nesecega por la vivo estis tuŝita. Li do povis certigi, ke la malsano tre kontentige finos, kaj ke la resaniĝo estos certa post unu monato.

Tamen, resuprenirinte en sian veturilon, la honesta praktikisto ŝajnis maltrankvila.

— Feliĉe, li pensis, la duko de Blasano konas sian fianĉinon jam de longa tempo. En tiaj kondiĉoj la pruvoj moralaj sufiĉas: ĉar se li postulus la fiziologiajn pruvojn, la malfeliĉa infanino estus nun tute nekapabla ilin prezenti.

Dum tiuj fariĝoj okazis en Prelongo, Josefino atendis trankvile en Parizo. ke la semajno estu tute fluinta, dezirante funde de sia koro ke la lasta tago neniam alvenu. Forlasinte la Kamuŝan domon, ŝi kuris senhalte ĝis la Blazurba stacio. Kaŝante sian vizaĝon sub densa vualo, kaj la novnaskiton sub larĝa vojaĝa mantelo, ŝi alvenis