Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/283

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝanta vidaĵo ekvidis la kaleŝon de la markizo rapidege revenantan. Aŭdinte la malprecizajn klarigojn de la veturigisto, sinjorino de Prelongo malpacienciĝis. Manĝegite de maltrankvileco, pli amante scii tuj tion kio okazis, ŝi sentis ke ŝi ne havos kuraĝon atendi kviete en sia hejmo la realporton de sia filino sur portilo. Ĉar la veturilo troviĝis ankoraŭ jungata en la korto, ŝi eliris, antaŭsciiginte neniun, nek sinjorinon de Blasano nek la dukon, kaj ordonis, ke la veturigisto instigu la ĉevalojn kiel eble plej rapide.

Kiam ŝi renkontis la funebran sekvantaron, ŝi ne povis atendi la halton de la kaleŝo, sed malgraŭ sia maljunaĝo, ŝi eksaltis el la ĉarpordo, kaj troviĝis antaŭ Matildo ĉiam senmova.

— Fine, Raŭlo, klarigu al mi.

— Ve! amikino mia, mi ne estas pli informita ol vi. Oni trovis nian filinon alkroĉitan sur elstaraĵo de la krutaĵo, kaj tre malfacile oni ŝin eligis el tiu loko. Jen estas ĉio, kion mi konas: kaj inter la bonuloj nin ĉirkaŭantaj neniu donos al vi sciigojn pli detalitajn.

— Kial Josefino ne estas kun ŝi?

— Mi ne scias.

— Vi ŝin savos, doktoro, ĝemis la markizino, plektante siajn manojn: promesu ke vi ŝin savos.

— Mi penos per miaj tutaj fortoj, sinjorino; kaj mi esperas ke mi sukcesos: ĉar fraŭlino de Prelongo ŝajnas pli lacega ol danĝere vundita.

— Mi petas vin, Suzano, diris Raŭlo sin intermetante, resupreniru en kaleŝon: ĝis Prelongo la vojo estas ankoraŭ longa. Tute senutile vi konsumus viajn fortojn; kaj vi ilin bezonos por ŝin flegi, li aldonis malgaje.

La markizino obeis tiun amikan ordonon de sia edzo. Kaj kiam oni vidis tiun luksan kaleŝon, kiu paŝe sekvis la portilon, la iluzio estis tiel plena, ke la pasantoj senvestigis siajn kapojn, kredante ke tio estas enterigo.

Alveninte en la kastelon, Matildo estis alportita en sian