Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iom post iom revenas. Tiam mi volis scii ĉu oni jam konas la katastrofon: pro tio, mi aĉetis ĵurnalon. Estas ĝi kiu al mi sciigis, ke ŝia fraŭlina Moŝto troviĝas danĝere vundita sed vivas ankoraŭ. Ĉar ŝi ne mortis, mia devo min alvokis al ŝi; kaj mi revenis.

— Nu, ekkriis la markizino, ĉu la presaro jam sin okupas pri tiu okazintaĵo?

— Mi konservis la ĵurnalon. Se via Moŝto deziras legi, jen estas ĝi.

— Mi dezirus scii, diris sinjorino de Prelongo, leginte la noton, per kia frenezo estas instigitaj tiuj ĵurnalistoj, por ke ili rakontu tiel maldiskrete la historiojn de aliaj homoj. Kvankam tie troviĝas nenio malhonora por ni, tamen mi estus pli aminta, ke tiu afero ne disvastiĝu.

Tiam ŝia rigardo falis sur Josefinon, ĝis nun ekzamenitan de ŝi nur neperfekte.

— Sed kiel vi estas pala, ŝi diris; vi ŝajnas malsana.

— Malsana! Ho! ne, via Moŝto, sed nur lacega. De du tagoj, mi ne englutis panpeceton: entute mi dormis nur tri horojn.

— Iru ripozi.

— Ĉu antaŭe mi ne povos vidi ŝian fraŭlinan Moŝton?

— Kiel vi volos, respondis malgaje sinjorino de Prelongo; sed ŝi ne vin rekonos. Ŝia animo forestas for de ŝia korpo.

Kaj la malfeliĉa patrino ekploregis. Tiu malespero profunde kortuŝis Josefinon. Ŝi diskrete eliris kaj supreniris al sia ĉambro.

Post ripoza nokto, ŝiaj fortoj estis tute restarigitaj. Ŝi do povis helpi sinjorinon de Prelongo por la observado de la malsanulino, kiu prezentis ĉiam neniun inteligentecan signon.

Fine, ian vesperon, dum Josefino troviĝis sola apud sia juna mastrino, Matildo malfermis okulojn tiufoje tre vivajn. Rekonante sian ĉambristinon, ŝi diris per malforta voĉo: