Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/294

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ni povis forlasi Parizon nur dum la tagmezo. Kiam vesperiĝis, ni troviĝis en la fakego rezervita por sinjorinoj solaj, kaj ni ambaŭ dormetis, kiam ŝia Moŝto subite vekiĝis, rigardis tra la fenestro kaj ekkriis:

— Sed ni estas alvenintaj, Josefino; rapidu. Ni saltis el la vagono, kaj la vagonaro eliris. Tiam ŝia Moŝto ekvidis sian eraron. Anstataŭ malsupreniri en Prelongo, ni malsupreniris en Blazurbo. La oficisto ne anoncis la staciojn: kaj, ĉar ĉiuj tiuj stacidomoj similiĝas, eraro estis ebla, precipe dum la nokto. Mi diris tiam:

— Kion ni faros, via Moŝto?

— Ĉu vi timas piedan iradon ĝis la maro?

— Ne; via Moŝto tion bone scias.

— Nu, ni iru al mia nutristino kaj petu ŝian gastigon. Mi pli amas pasigi la nokton en ŝia domo ol en vilaĝa hotelo.

Tuj dirite, tuj farite. Ge-Kamuŝoj nin akceptis brakomalferme, tio estis antaŭvidebla. Ŝia Moŝto tre laca jam kuŝis en sia lito, kiam la patrino Kamuŝo diris:

— Mi kredas ke la ĝardena krado restis malfermita.

— Trankviliĝu, mi respondis, mi ĝin ekfermos.

En momento kiam mi transiris la korton, mi sentis ke la tero tremas sub miaj piedoj. Mi rapidis kiel frenezulino tra la kampoj, kaj mi vidis ke, post du paŝoj, kaviĝas profundega truo, en kiun la domo malaperis.

— Kial vi ne revenis tuj en la kastelon? demandis la markizino.

— Ha! via Moŝto, ĉu mi sciis tion, kion mi faris? Mi estis tiel terurita, ke dum la tuta nokto mi marŝis rekten antaŭ mi, nesciante kien mi iras. Kiam mateniĝis, mi alvenis al urbo, kies mi ne konas eĉ nomon, kaj mi supreniris en elirontan vagonaron. Mi havis nur unu ideon: forkuri, forkuri rapidege landon, kies tero ne estas firma, en kiu oni estas minacata de tuja enfaligo. Fine mi dormis dum kelkaj horoj en hotela ĉambro; kaj tiam, sed nur tiam, mi sentis, ke miaj ideoj