Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/293

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉar ili tuŝetis nur la haŭton, dank’ al konvenaj bandaĝoj ili rapide cikatriĝis.

La markizino sidis apud la lito de sia filino, kiam ŝia ĉambristino alkuris sufokiĝante.

— Via Mosto, ŝi diris, via Moŝto; jen Josefino kiu alvenas.

Ja, ŝi estis la kuzino de Viktoro, kiu revenis el Parizo. De kiam ŝi estis elirinta el Prelongo kun sia juna mastrino, ŝi vivis ekzistadon tute neordinaran, kuŝante nokte sur la matraco de la barko, sur la kanapo de l’ vagonoj, aŭ en la loĝejo de sia amanto, kaj tio ne multe ŝin ripozigis. Pro tio, kiam ŝi alvenis en la kastelon, ŝiaj bistraj okulejoj, ŝiaj kuntiritaj trajtoj, kaj ŝia paliĝanta vizaĝo montris sufiĉe la pruvon de ŝia lacegeco.

Ŝin vidante, la markizino sentis impreson de mirego.

— Fine, ŝi diris severtone, mi esperas ke vi klarigos ...

— Sed ŝia fraŭlina kredeble ĉion rakontis al via markizina Moŝto.

— Mia filino estas nun tute nekapabla elparoli eĉ unu vorton.

— Mi ĵuras al via Moŝto, ke mi tute nesciis tion.

— Fine, kion tio signifas? Mi kredis ke vi troviĝis en Parizo kun via mastrino. Subite oni trovas mian malfeliĉan infaninon alkroĉitan sur Blazurba krutaĵo: kaj ŝia ĉambristino reaperas nur post du tagoj.

— Jen estas, via Moŝto, kiel la aferoj okazis. De tri tagoj ni troviĝis en la monaĥinejo, kiam ŝia fraŭlina Moŝto, pro motivoj tute nekonitaj de mi, diris antaŭhieraŭ:

“Josefino, faru la pakaĵojn. Ni eliras.”

Mi sciis ke la enfermiĝo estis daŭronta dum naŭ tagoj; pro tio, mi konfesas, ke mi sentis min iom mirigita. Sed mi devis nur obei, kaj tion mi faris. Ni supreniris en kaleŝon. Kiam ni alvenis al la stacidomo, la vagonaro, kiun ŝia Moŝto intencis uzi, jam estis elirinta de unu horo, ĉar oni liveris al ni montrojn malverajn: pro tio