Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/292

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taron de normandaj marbordoj. Dum la lasta ventego, apud Blazurbo, tuta krutaĵo ekfalegis, fortirante en sia falo domon, en kiu loĝis, kun sia edzino, malnova ĉasgardisto de la markizo de Prelongo. Tiumatene la maro realportis sur la sablon iliajn dispecigitajn kadavrojn. Ploriga detalo: la propra filino de la markizo, kiu, — dank’ al neklarigebla fatalo, pasigis la nokton en tiu domo izolita, estis retrovita, dum la matenruĝo, alkroĉita sur roka elstaraĵo kaj bananta en sia sango. Ŝiaj vundoj estas tre gravaj: oni timas ke la malsanulino ne resaniĝos. La malespero de gepatroj estas tute kortuŝanta.

— Nun, karulino mia, ĉu vi komprenas? daŭrigis la kapitano: kiam la bela Matildo petos de vi klarigojn, vi montros la artikolon. Vi zorge aldonos ke, ĝin leginte, vi tuj revenis por helpi al ŝi. Tiam anstataŭ riproĉo, ŝi dankecon al vi ŝuldos.

Josefino neniel respondis, kaj nur levis la okulojn al la ĉielo, kunplektante la manojn. Ĉu estis ebla kontraŭbatalo kontraŭ viro kiel Viktoro, kiu sukcese ludis kun malfacilaĵoj ŝajne plej nevenkeblaj.

— Nun, daŭrigis la kapitano, ĉio estas antaŭvidota. Eble fraŭlino de Prelongo ne ankoraŭ parolis: eble, kiam vi alvenos en la kastelon, oni vin unue demandos. En tiu okazo, jen estas tio, kion vi rakontos.

Kaj, farinte al la junulino tre klare kaj tre precize ŝian lecionon, la filo Linŝardo elirigis sian amantinon: kaj la malfeliĉa knabino refaris malgaje la vojaĝon al Prelongo.

Viktoro ĝuste divenis, konjektante ke Matildo ne ankoraŭ parolis. De kiam ŝi estis alportita en sian ĉambron, la plendinda junulino ne eliris el la senmoviga rigidigo, en kiun ŝin ĵetis la cerba frapado. Ŝiaj gepatroj malesperis, kredante, ke tio estas simptomoj de frenezeco. La doktoro ilin rekuraĝigis kiel eble plej bone; sed li mem ne estis tute konvinkita. Pri la vundoj eksteraj,