Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/298

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unutona tik-tako de l’ horloĝo nur malkvietigis la trankvilecon iom pezetan de tiu malsanulina ĉambro.

Subite la junulino reparolis:

— Diru do, Josefino: ĉar vi devis reveni nur post naŭ tagoj, kial do vi troviĝas ĉi tie?

— Ha! via Moŝto, tuj kiam mi legis en la ĵurnalo la rakonton pri la katastrofo, mi kredis ke mia devo ...

— Kiel? Ĉu la ĵurnaloj jam parolis pri ĝi?

— Jes, via Moŝto: se tio vin interesas, mi konservis la numeron.

— Legu, legu, ekkriis Matildo. Kiam la ĉambristino estis leginta, fraŭlino de Prelongo sulkigis siajn brovojn, kaj faris la samajn rimarkojn ol sia patrino.

Poste ŝi petis:

— Ĉu oni trovis aliajn korpojn ol tiujn de Kamuŝo kaj de mia nutristino? Elparolante tiujn vortojn, Matildo havis larmojn en sia voĉo, ĉar ŝi pensis al la terura morto, kiu pereigis tiujn gemaljunulojn, kiujn ŝi amis tiel kore.

— Ne, via Moŝto, respondis Josefino; jam tio sufiĉas.

— Tio eĉ sufiĉegas, aldonis fraŭlino de Prelongo.

Post unu momento, ŝia ĉambristino aŭdis ŝin murmurantan:

— Tio estas tre stranga.

Matildo pensis al sia amikino. Kio ŝi fariĝis? Se ŝi estas malviva, kial oni ne retrovis ŝian kadavron, samtempe kun la du aliaj? Oni havu neniun divenigaĵon pri la korpo de l’ infaneto, la junulino ne estis tre mirigita pro tio. En tia elfalego, estaĵeto tiel eta kiel novnaskito povas malaperi, lasinte neniun postsignon; sed Valentino ... Aliparte se fraŭlino de Savinako estis mirakle savita, kial ŝi per ia rimedo ne konigas sian ekziston?

Fraŭlino de Prelongo laborigis sian kapon por trovi respondon al tiuj demandoj; sed, malgraŭ ŝiaj penadoj,