Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la problemo restis nesolvebla. Ĉar ŝia dolorigita cerbo ne estis ankoraŭ tre fortika, tia laboro ŝin tiel lacigis, ke fine ŝiaj ideoj ekkonfuziĝis; kaj ŝi refalis en sian dormeton.

Sciigite de Josefino pri la vera spirita renaskiĝo de sia filino, la markizino rapide alkuris.

En la stato de duondormo en kiu troviĝis fraŭlino de Prelongo, ĉiuj eksteraj bruoj estis aŭdataj de ŝi. La pordo malfermiĝanta ŝin vekis. Ŝi prezentis siajn brakojn al sia ĝojega patrino, kaj ekkriis:

— Panjo, kisu min; mi estas resanigita.

— Filino mia, mia adorata infanino, fine vi min rekonas: mi vin revidas, mi vin retrovas; estas vere mia kara Matildo, kiun mi premas en miaj brakoj, sur mian koron. Ho! kiel mi estas feliĉa! Ĉielreganto, estu benita; ĉar fine vi kompatis miajn larmojn, kaj vi redonis la sunan radion, kiu lumigas al mia vivo kaj ĝin varmigas.

Post tiu preĝo, la patrino, aliformigita de la feliĉeco, sidiĝis apud la liton de sia filino, prenis unu el ŝiaj manoj inter la siaj, kaj senmoviĝis en muta rigardado.

Kiam alvenis la markizino, Josefino senbrue eliris, kaj supreniris al sia ĉambro, por sciigi Viktoron pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino.

Post kelkaj minutoj de reciprokaj karesoj.

— Panjo, komencis la junulino ...

— Ne parolu, karulino mia, ne lacigu vin. Lasu min vin rigardadi. Retrovi en viaj okuloj la esprimon de la penso kaj de la vivo al mi larĝe sufiĉas.

— Ne, panjo; necese estas, ke mi rakontu ĉion. Ekzistas aferoj, kiujn Josefino ne povis klarigi, ĉar ŝi ilin nescias. Kredeble vi estas mirigita, maltrankvila. Mi devas sciigojn.

— Ĉar vi tion absolute deziras, mi vin aŭskultas.

— Mi skribis al vi ke Valentino revenos; mi eraris. Ha! ŝi estas nun tre aliformigita. Kredeble neniam ni revidos ŝin.