Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/300

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dirante tiujn vortojn, kiuj en ŝia buŝo havis teruran sencon kaŝitan, la junulino ne povis deteni siajn larmojn.

— Pro tio, ŝi aldonis rapide, mi ŝin forlasis multe pli frue al mi tion konjektis.

La ploregoj plioftiĝis tiel forte, ke la markizino respondis per tono neamikema:

— Mi ĉiam tion diris; sed vi ne volis min kredi. Valentino estas nur maldankulino kaj malhumilulino. Ŝi estas persono tute senigita da koro. Mi opinias, ke vi estas tute malprava, tiel ĉagreniĝante pro ŝi.

Tiuj maljustaj paroloj pligrandigis ankoraŭ la ĉagrenon de fraŭlino de Prelongo. Aŭdi ke ŝia amikino, kiun ŝi tiel amis, estas kalumniata tiel malafable, en momento kiam la maro rulas eble ŝian dispecigitan kadavron, kaj ne povi rajte ŝin defendi, estis por la amema koro de Matildo kruelega turmento. Sed tia estis la falseco de la situacio en kiu ambaŭ troviĝis, ke fraŭlino de Prelongo povis savi la honoron de Valentino nur lasante kulpigi ŝin antaŭ si, plie ŝin kulpigante mem. Pro tio, ŝi respondis nur per tiuj vortoj:

— Ĉu vi bonvolas min tre plezurigi, panjo?

— Certe, karulineto mia.

— Promesu ke neniam vi reparolos pri mia amikino, eĉ ke neniam ŝia nomo estos elparolita inter ni.

— Ho! tutkore. Kiam iu montriĝas malinda de la amikeco kiun mi al ĝi montris, mi penas forgesi eĉ ĝian memoron.

La markizino respektis sian promeson. De tiu tago oni ne parolis plu pri Valentino de Savinako, kvazaŭ ŝi neniam estus ekzistinta.

De l’ akcidento okazinta al lia fianĉino, sinjoro de Blasano, kiu pro diskreteco ne kuraĝis transiri la sojlon de ŝia ĉambro, sendis al ŝi ĉiutage belegan bukedon plej ofte faritan el blankaj tulipoj, el kamelioj kaj el Bengalaj rozoj; ĉar la dolorigita cerbo de la junulino ne toleris