Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/301

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sen malsanigo la fortajn parfumojn de l’ heliotropo, de la jasmeno kaj de la gardenio.

La florojn ĉiam akompanis verketo ĝentile skribita ĉu proze ĉu verse. La ĉefa pensaĵo estis ĉiam sama: la espero ke fraŭlino de Prelongo baldaŭ resanigita fine rekompensos sian fianĉon, pro lia longa atendado, bonvolante akcepti la titolon de dukino. Kiam ŝi legis tiujn delikatajn kaj korektajn strofojn, Matildo ridetis pro plezuro. Ŝi diris ke, ĉar edziniĝo estas neeviteblaĵo, ŝi estas tre feliĉa, renkontinte viron kiel la dukon:

— Mi estas certa, ŝi pensis, ke lia supera ĝentileco trovos rimedon por afabligi la malagrablaĵojn, kiujn mi antaŭvidis en la rilatoj inter geedzoj.

Ian tagon, en sia poezia entuziasmo, Gastono volis priskribi la luksaĵojn kaj la belegaĵojn de la religia ceremonio. Dum longa tempo li serĉis rimon al la vorto cierge (kandelego). Tedita, ĉar li trovis nenion taŭgan, li fine uzis la vorton vierge (virga), ĉar la malriĉeco de la franca lingvo ne al li permesis alian rimvorton.

Tiu termino, tie metita iom kiel ŝtopilo, ruĝigis fraŭlinon de Prelongo. Ŝi sin demandis terure ĉu, de sia elfalo, ŝi meritis ankoraŭ tiun epiteton. Ŝia kortuŝeco estis tia, ke ŝi volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto.

— Precipe, ŝi aldonis finante, mi volas ke Gastono bone sciu mian opinion pri tio: se ian tagon li devas montri la plej malgrandan malfidon, aŭ eĉ fari la plej malfortan aludon al tio kio okazis, neniam mi tion pardonos.

Tiu deklaracio treege impresis la markizinon. Ŝi sciis ke por multaj viroj tiu detalo estas gravega. Pro tio, ŝi tremante prenis aparte sinjorinon de Blasano, kaj al ŝi rakontis la interparoladon okazintan kun ŝia filino. Sed, dum la vespero mem, ŝi estis tute rekuraĝigita, ĉar la dukino al ŝi diris per gaja tono:

— Jen estas, sinjorino, tion kion respondis mia filo: “Mi konas fraŭlinon de Prelongo jam de kvar jaroj. Pli ol