Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/302

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiu ajn mi povis konstati la tre ŝatindajn kvalitojn de ŝia karaktero kaj de ŝia koro. Mi estus malnoblulo, se mi dubus eĉ unu momenton. La malfeliĉa infanino estas jam sufiĉe plendinda, estinte vundita en sia karno; kaj mi ne pligravigos la frapadojn de la Fatalo, vundante ŝin miavice en ŝia indeco kaj en ŝia hontemo.”

Ĉar Matildo estis tute resanigita, oni fine datumis la geedziĝon al la dekkvina de Julio: kaj ĉiu febre klopodis por esti preta en tiu dato.

Josefino ĉiam informis Viktoron pri tio, kio okazis en la kastelo: sed nun ŝin tedegis tiu malnobla metio. Ja ŝin teruris ŝia amanto; sen tio jam de longa tempo ŝi estus rompinta ĉiun korespondan rilaton kun li. Sed ŝi sciis, ke li estas kapabla de ĉiuj malbonaĵoj; kaj la lastaj fariĝoj al ŝi pruvis, ke la malvenko estas certa, kiam malfeliĉe oni provas kontraŭ li ian batalon.

Aliparte alia sento enirigis konsciencriproĉojn en la animon de la junulino, kiu restis kore honesta malgraŭ ŝiaj realaj kulpoj kaj ŝia kunkulpeco. Intime vivante kun Matildo, ŝi estis devigita admiri la belan karakteron de fraŭlino de Prelongo. Ŝi sentis sin malnoblega, partoprenante konspiron, kies ŝi ne konis naturon, sed kiu povis celi nur la pereon de ŝia juna mastrino. Pro tio, ŝi ĝoje vidis, ke alvenas la dato de ŝia edziniĝo kun la duko de Blasano. Ŝi komprenis ke Matildo, fariĝinte dukino, troviĝos ŝirmata for de Viktoraj entreprenoj.

Fine pli fortika sento aldoniĝis al la konfuzaj impresoj agitiĝantaj interne de ŝi, kaj eĉ ilin superis. Ŝi ne forgesis sian interparoladon kun la kapitano, dum la morgaŭa tago post sia memmortiga provo. Ŝi memoris, ke la junulo intencis edziĝi kun la filino de la markizo, por ke ŝi fariĝu por li ŝtuparo al plej altaj estontaĵoj. Sendube li al ŝi certigis ke, dank’ al ŝia kunkulpeco, ŝi fariĝos iam la Prelonga kastelmastrino. Sed Josefino estis konvinkata, ke li faris tiun promeson nur por varmigi ŝian