Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/307

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

forĵetu; sed decidiĝu rapide. Viktoro ne suspektas, ke mi havas tiun monon. Ĝin akceptu kaj forkuru tuj. Kompreneble ne estas mi, kiu al li rakontos nian interparoladon. Kiam li vidos ke la afero malsukcesis, li vane koleros, li ne scios kiun kulpigi. Kredu min, mia kara Duponto, aldonis Josefino per karesanta voĉo, la kapitano, kvankam terura, estas tamen malpli timinda ol la juĝistaro.

La vorto juĝistaro estis vorto, kiun la ekskondamnito ne povis aŭdi sen impreso de timado. Tamen dubo restis ankoraŭ en lia spirito.

— Vi certigas, ke tiu paperujeto enhavas dek mil frankojn.

— Certiĝu mem. Vi vidas, ke mi fidas al vi.

Ŝi prezentis al li la marokenan ujeton.

Duponto ĝin malfermis, eligis la biletojn, ilin kalkulis, palpetis, trarigardis unu post la alia. Kiam li estis certa, ke la ĉambristino ne mensogas:

— Dirite, li ekkriis, prezentante la manon. Ĝin frapu.

— Ĉu vi juras, ke vi faros nenion por malhelpi la geedziĝon de la duko de Blasano kaj de Matildo de Prelongo?

— Mi ĵuras.

— Tre bone. Mi kredas vin. Mi eliras trankvila nun. Mia foresto estis longedaŭra; kaj ŝia fraŭlina Moŝto kredeble min petas al ĉiuj eĥoj.

La junulino revenis al la kastelo, malpeza, ridetanta, dirante ke nun, ĉar Matildo edziniĝas kun Gastono, la juna kastelmastrino estas neripareble perdita por Viktoro. Aliparte la kapitano, nesciante ke lia kuzino estis la ĉefa agantino de l’ ago detruinta ĉiujn liajn esperojn, ne povos ŝin riproĉi pro tio. Kaj nun ŝi estas certa, ke ŝi lin reakiros sen malfacileco.

Pri la dek mil frankoj, ŝi eĉ ne pripensis al tiu monsumo. Neniam ŝi konsideris sin kiel veran posedantinon de tiu malgranda kapitalo. Ĉar ĝis nun ŝi ne havis tem-