Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/308

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pon konstrui sur tiun havaĵon ian revon pri la estonteco, la biletoj enhavitaj en la paperujeto ŝajnis al ŝi senvaloraj paperaĵoj, kiuj eliris sammaniere kiel ili estis alirintaj.

Restinte sola, Duponto zorgege enfermis la paperujeton en la flankan poŝon de sia surtuto, kaj murmuris, malsuprenirante sur sia ŝtupetaro.

— Mi promesis; mi respektos mian promeson. Tamen ŝajnas al mi ke per iom da lerteco kaj multe da sentimeco, mi povus ankoraŭ pagigi al mi la dek mil frankojn rezervitajn por mi de Viktoro. Tio farus tridek mil frankojn. Nu, nu, la homaj pasioj estas nekonsumebla monminejo, kiam oni scias ilin ekspluati. Mi povas diri kiel tiu antikvulo: “Mi ne perdis mian tagon.”

Dum tiu tempo, Matildo senpacienciĝis, ĉar ŝia ĉambristino ne revenas. Dum ŝi rigardadis la horloĝon, ŝi aŭskultis kompleze la ĝentilaĵojn, kiujn Gastono al ŝi rakontis konvinke.

— Fine, mia kara Matildo, morgaŭ vi estos dukino de Blasano. Tiu titolo al vi apartenos, tuj kiam vi estos malsuprenirinta la ununuran ŝtupon de l’ urbodomo.

— Ho! amiko mia, respondis lia fianĉino per tono afable riproĉanta, mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo.

Timinte, ke li ĉagrenis fraŭlinon de Prelongo, la duko silentis. Estis Raŭlo kiu, vidinte la embarason de sia bofilo, respondis:

— Sed, mia infanino, tio kion vi nomas vana formulo estas reale la edzigo laŭ ĝia tuteco. Tio estas tiel vera, li aldonis ridetante, ke se, post via eliro el la urbodomo, Gastono montriĝus tiel maldelikatema, ke li postulus, ke vi tuje lin akompanu al lia hejmo, li havus la rajton por si. Via devo estus lin obei.

— Mi esperas ke vi ne lasus min forprenita, ne provinte ion por min defendi.