Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/309

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Nu, vi eraras, filino mia; mi estus devigata lasi vian edzon trankvila, kaj fari nenion, kiu povus lin malhelpi.

— Tio ne estas ebla. Ambaŭ vi mokas min pri mia nescieco kaj mia kredemo.

Aŭdinte la parolojn de sia bopatro, Gastono, kiun tia disputado treege amuzis, ne povis deteni rideton.

— Kaj eĉ, daŭrigis la markizo, ĝojante pro la mirego de sia filino, se, tre nekredeble, vi estus malobeema, la duko de Blasano, via rajta edzo, estus rajtigita alvokante la ĝendarmaron kiu troviĝus devigata helpi al li.

— Sed estas abomeninda tio, kion vi rakontas ekkriis la junulino kortuŝita nevole. Ĉu povas ekzisti leĝoj tiel senigitaj da konveneco kaj da moraleco?

— Timu nenion, kara amatino, respondis la duko ridetante; se tiuj leĝoj vin tedas, estas rimedo tre simpla por ke ili ne ĝenu vin: agi tiel, kiel se ili ne ekzistas. Mi volas vin havi nur de vi mem kaj neniel de ĝendarma mano. En tiu momento, Josefino revenis, sentante siajn orelojn ankoraŭ zumantajn pro ŝia interparolado kun Duponto.

— Nu, jen estas vi, fine, diris Matildo kolereta, kial vi restis forestanta dum tempo tiel longa? Tiam, sin turnante al sia patro kaj al sia fianĉo:

— Mi petas de vi pardonon, ĉar mi vin forlasas: sed necese estas, ke mi havu pro mia tualeto longan interparoladon kun mia ĉambristino. Malkleruloj kiel vi ne povas partopreni tiel gravajn konsiliĝojn.

Salutinte per rideto tiujn du virojn, kies ŝi estis tuta ĝojo, ŝi forflugis malpeze sekvita de Josefino.

La morgaŭan tagon, de la matenruĝo, ĉio festiĝis en la kastelo, la vilaĝo kaj la Prelongaj ĉirkaŭaĵoj. Same kiel por la bapto de Matildo, floraj girlandoj ornamis la stratojn. La knabaro pafis petardojn. Ŝajne oni estis reveninta al dudek jaroj malantaŭen. Nur la iamaj buboj,