Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/310

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fariĝinte seriozaj familipatroj, rigardis siajn infanojn, kiuj daŭrigis la tradicion kaj rekomencis post ili la samajn saltegojn kaj la samajn amuzaĵojn.

Ŝajne nenio estis ŝanĝita. Ĉiu estis ĝoja de sincera ĝojo, ĉiu, krom Heleno. Kiel iam, ŝi mordetis siajn pugnojn, kaj murmuris kolere:

— Ho! mia bela revo, kien ĝi forflugis? Tiufoje ĉio estas finita. La filino de la markizo baldaŭ fariĝos dukino de Blasano. Ha! tiuj Prelongoj! Ili alpaŝis malrapide al la celo, kiun ili volis atingi, kaj ili ĝin trafis. Vane ni penis bari al ili la vojon, nin kuŝigante laŭlarĝe: ili nin premegis, ne eĉ rimarkante ke ili pasas sur nia korpo. Kaj, lastan mokon de la sorto! Andreo estos devigata fari la edzigon: estas la filo de l’ iama lakeo, kiu rajtigos ilian triumfon kaj ebligos ilian feliĉon.

Ja, dum la lastaj balotoj de la urba konsilantaro, Linŝardo estis nomita urbestro de Prelongo per la tuteco de voĉdonoj. Do estis li kiu, je la nomo de la leĝo, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj.

La urbodoma ĉambro malgranda, iom fumokolora, estis ornamita pro la cirkonstancoj laŭ lukso neniam konita de ĝi. De du tagoj laboristoj klopodis, maskante per riĉaj tapetoj la nudecon de muroj. Du vicoj da kestoj, plenaj da alilandaj arboj liveritaj de l’ oranĝejo, faris antaŭ la pordo parfuman aleon, kiun devis trairi la sekvantaro.

Fine la antikva ceremonia ĉarego, montranta sur siaj kartuŝoj la blazonon de Prelongoj, transiris la grandan kradon de la kastelo, sekvita de aro da blazonhavaj kaleŝoj, en kiuj amasiĝis la invititoj. La sekvantaro haltis antaŭ la urba dometo. El la ĉaro malsupreniris Matildo brilega pro beleco sub sia virgulina tualeto, sinjorino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. En la kaleŝo postiranta troviĝis la duko de Blasano kaj la kvar atestantoj. Nur eniris tiuj naŭ personoj: la sola Josefino ilin akompanis por subporti la trenaĵon de l’ edziniĝanto. Same kiel