Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/311

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en multaj vilaĝaj urbodomoj, la ĉambro estis tro mallarĝa por akcepti tiom da homoj. Aliparte tiuj reprezentantoj de antikvaj tradicioj afekte konsideris la civilan edzigon nur kiel senvaloran formulon: pro tio ili pli amis atendi ekstere kaj eĉ ne volis malsupreniri el la kaleŝoj.

Malantaŭ la tablo, kiu lin disigis el la publiko, staris Andreo zonita de la urba skarpo. Li ankaŭ estis malgaja. Tiu espero de li karesita dum tiom da jaroj, tio estas la redono al sinjoro de Prelongo de la mono iam ŝtelita de lia patro, tiu revo de honesta viro hodiaŭ vaporiĝis.

Kiam li troviĝis antaŭ la markizo, antaŭ la viro kiu lin insultis per la aroganta letero sendita al lia filo, li ne povis deteni malaman fajreron, kiu brilis en liaj okuloj. La ceremonio komencis. Ĉiuj rigardoj direktiĝis al la vizaĝo de la sinjoro urbestro, kiu legis per neridema voĉo la leĝajn artikolojn pri la rajtoj kaj la devoj de estontaj geedzoj. Sola Josefino turnis la kapon ĉu dekstren ĉu maldekstren, tremetante pro ĉiu brueto. Subite la pordo malfermiĝis. La ĉambristino sentis mortigan malvarmon trakurantan tra ŝiaj ostoj. Ĉu estis Duponto, kiu sin intermetis en la ceremonion por neebligi ĝian finiĝon? Ne; ŝi eraris. Estis nur la registristo kiu revenis, alportante paperfolion necesegan forgesitan en la aktaro. Momente ŝi vidis Linŝardon sin klinantan al li kaj al li parolantan mallaŭte.

Kion li povis diri? Kredeble la afero ne estis grava; ĉar post tiu mallonga interrompo, kiun la ĉeestantoj apenaŭ rimarkis, la sinjoro urbestro daŭrigis. Dio mia! Kiel li estas malrapida, legante la paperon kiun li tenas en sia mano. Kial prokrasti la plenumon de l’ edzigo per tiu legado de malklaraj tekstoj, en kiuj Josefino nenion komprenis, kaj kiujn la interesatoj mem ŝajnis aŭskulti nur per ĝentila indiferenteco. Denove la pordo malfermiĝis; la ĉambristino sentis ke zumadas ŝiaj oreloj: la muroj de la ĉambro turniĝis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis rekoninta