Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/312

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kunkulpanton de Viktoro. Sed tiufoje ŝi denove eraris. Estis nur unu el honoraj fraŭloj, kiu staris sur la sojlo por prezenti la manon al la sinjorinoj, kiam ili resupreniros en la kaleŝojn.

Reale la ceremonio estis plenumita tiel rapidege ke fremdulo ne konante la francajn kutimojn neniel estus suspektinta la gravecon de l’ ago farita. Kiam per voĉo iom tremanta Andreo elparolis la sakramentajn vortojn: “Je la nomo de la leĝo vi estas kunligitaj,” ĉiu leviĝis kaj rapidis al la pordo.

Tamen nerevokebla ago estis plenumita. La duko de Blasano kaj Matildo de Prelongo, fariĝinte rajtaj geedzoj, troviĝis kunligitaj unu kun la alia per ligilo, kies rompo estis ebla nur de la morto.

Josefino ne estis tute resanigita pro siaj emocioj kaj dubis ankoraŭ antaŭ la realigo de la geedzigo. Tiel longe kiam oni restis en la ĉambro, ŝia korpremo daŭris. Nur kiam ŝi troviĝis ekstere ŝia brusto plivastiĝis, kaj ŝi povis spiri libere. Nu, tiufojon la afero estis vere finita, Matildo edzinigita, kaj Duponto respektinta la parolon donitan.

Tamen la ekskondamnito estis restinta en la vilaĝo. Sed por ke neniu, eĉ la ĉambristino, povu lin rekoni, li surmetis alian vestaron, kies lia grandega vojaĝkesto estis sufiĉege provizita. Dank’ al la senĉesa fluado de fremduloj, kiujn altiris al Prelongo la edziga ceremonio, li povis sin ŝovi en la preĝejon ne rimarkite, portante pakaĵon sufiĉe grandan, pli longan ol larĝan, kiun li kaŝis sub la faldoj de vasta surtuto.

En tiuj malgrandaj kamparaj paroĥoj, la diservo ne estas farebla tiel lukse kaj tiel ceremonie kiel en grandurba preĝejo. Vane la servistoj de la kastelo laboradis por ornami per floroj kaj tapetoj la humilan sanktejon: pro ilia neeklezia karaktero, pro ilia nescieco de giaj