Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/314

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de fervora preĝado. La duko ne volis malkvietigi sian junan edzinon el ŝia pia meditado. Li eligis la pinglojn, kiuj detenis la leteron. La tolaĵo ne estante plu streĉita falis, malkovrante belan sessemajnan infaneton, kiu ŝajnis profunde dormanta.

— Infano! li ekkriis, kion signifas tiu ŝercaĵo?

Pro tiu ekkrio, Matildo sin deturnis.

— Infano! ŝi diris siavice, kion ĝi faras ĉi tie?

— Mi vin pri tio demandas, sinjorino, respondis la duko per raŭka voĉo. Sed kredeble tiu letero min sciigos. Tamen la ĉeestantoj plej proksimaj, mirante pro la stranga sintenado de la geedziĝantoj rigardis al ili, kaj restis mutaj pro miro, vidante kuŝantan sur apogseĝo, tiun infaneton kiu malgraŭ la bruado de l’ anaro daŭrigis sian dormadon, kvazaŭ ĝi estus en sia lulilo.

Per febra mano Gastono disŝiris la koverton, eltiris leteron kaj ĝin tralegis per rapida rigardo.

— La krimulino! li ekkriis. Kaj batante la aeron per siaj ambaŭ manoj, li falis en la brakojn, kiujn lia fidela Laŭrento etendis por lin subteni.

Antaŭ kiam la ĉeestantoj estis revenintaj el sia mirego, la fortika servisto, montrante ke li kutimis tian laboron, forportis sian mastron kaj eliris el la preĝejo. Sin turnante al la unua kaleŝo troviĝanta antaŭ li, li en ĝin metis la dukon kaj ordonis al la veturigisto, ke li rekonduku ilin ambaŭ al la kastelo.

Dum tiu momento la abato Benojto, fininte sian pastran tualeton, eliris el la malantaŭaĵoj de l’ altaro. Sin turnante al Matildo:

— Sed kie do troviĝas la edziĝanto? li petis mirigita.

Fraŭlino de Prelongo vidis kaj aŭdis nenion. Ŝia rigardo obstine fiksiĝis al la letero falinta teren, kiu enhavis la vorton de l’ enigmo. La junulino sentis tenton