Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/315

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel nevenkeblan ke ŝi malleviĝis, prenis la paperfolion kaj legis siavice:

Sinjoro,
Se fraŭlino de Prelongo prokrastis de tago en tagon la daton de sia edziniĝo, la kaŭzo de tiu prokrasto estas jena: ŝi volis esti certa, ke ŝi povos doni heredanton al la antikva familio de Blasano.
Ĉar la eksperimentado plene sukcesis, ŝi senprokraste montras al vi la rezultaton, konvinkite ke vi tre ŝatos tiel delikatan ĝentilaĵon.
Tiu infano naskiĝis en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio.
Kiel vi vidas, la akcidento alveninta ĉe via fianĉino havis karakteron tute intiman. La oficiala rakonto, kiun oni plezure vastigis, celis nur unu celon: erarigi pri ĝia deveno.
Mi certigas, ke fraŭlino de Prelongo estas nekapabla pruvi la malon.
Se vi montras tiun leteron al sinjoro de Prelongo, li komprenos kial antaŭ naŭ monatoj la nenatura ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj.


Fininte la legadon de tiu mordanta letero, Matildo ne estis pli sciigita ol antaŭe. La ideo ke oni povas ŝin kulpigi pro patrineco tiel malproksimiĝis el ŝia cerbo, ke ŝi ne ankoraŭ divenis kial tiu infaneto estis metita en tiun lokon. Nur unu vorto ŝin atentigis. Oni diris en la letero, ke tiu infano estis naskita en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio. Sed tiam ĝi estas la infano de Valentino. Ĉar dormante ĝi iom moviĝis flanken, la juna dukino ekkriis:

— La ruĝa makulo! La ruĝa makulo! Estas li! Li vivas! Sed ŝi estis interrompita de aro da homoj, kiuj rapidis al ŝi kaj ŝin forkondukis for de la preĝejo. Kvazaŭ en revo ŝi supreniris en kaleŝon: la objektoj aperis al ŝi nur tra nebulo. Ŝi troviĝis en sia ĉambro ne sciante kiamaniere.